Matsudaira Hirotada

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

MATSUDAIRA Hirotada (japane: 松平 広忠; naskiĝis la 9-an de junio 1526; mortis la 3-an de aprilo 1549) estis estro de Okazaki-kastelo en la provinco Mikawa, Japanio, dum la Sengoku-epoko de la 16-a jarcento.

Hirotada estis filo de Matsudaira Kiyoyasu (7-a estro de la Matsudaira-klano) kaj de nekonata virino, probable filino de Aoki Kaga no Kami Norimune. Dum lia infaneco oni vokis lin Senshomaru, SenchiyoJirozaburo. Li mem estas malmulte konata, se ne kiel patro de Matsudaira Takechiyo, kiu poste ŝanĝis sian nomon al Tokugawa Ieyasu, fondinto de la ŝoguna reĝimo de Tokugawa.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj