Matthias Schleiden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthias Jacob Schleiden

Matthias SCHLEIDEN (naskiĝis la 5-an de aprilo 1804 en Hamburgo, mortis la 23-an de junio 1881 en Frankfurto-ĉe-Majno) estis germana botanikisto, kiu nomis la ĉelon fundamenta bazo de la plantoj. Li rekonis gravecon de la ĉelkerno.

En 1839, Schleiden kaj Theodor Schwann proponis la ĉelteorion. Tiu teorio postulas, ke ĉiuj organismoj havas ĉelojn.

Matthias Schleiden studis en Hajdelbergo (1824–27), poste eklaboris kiel juristo en Hamburgo. Ĉar li ŝatis la botanikon, baldaŭ li dediĉis sian tutan tempon al tiu scienca branĉo.

Li preferis - anstataŭ la klasifikado - mikroskopan esploron de la planta strukturo. Kiel botanika profesoro li laboris en la universitato de Jena. En 1838 publikigis verkon pri fitogenezo, en kiu li malvolvis, ke la planta organismo konsistas el ĉeloj.

Ekde la jaro 1863 li laboris en la rusia Dorpat (hodiaŭ Tartu, Estonio) kiel botanika profesoro.