Matti Pellonpää

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matti Pellonpää
Persona informo
Naskonomo Matti Kalervo Pellonpää
Naskiĝo 28-an de marto 1951 (1951-03-28)
en Helsinko
Morto 13-an de julio 1995 (1995-07-13) (44-jaraĝa)
en Vaasa
Mortokialo korinfarkto
Tombo tombejo Malmi en Helsinko
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Theatre Academy Helsinki
Familio
Amkunulo Sanna Fransman
Okupo
Okupo aktorokantisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.novision.fi/matti.html
vdr

Matti Kalervo ”Peltsi” Pellonpää (28-a de marto 1951 Helsinko13-a de julio 1995 Vaasa) estis finna aktoro kaj kantisto. Li estas konata pro siaj roloj en filmoj de Timo Koivusalo. Pellonpään estis premiita dum sia kariero i.a. pro sia rolo en filmo Boheemielämää (1992) per Felix-premio, kio estas premio por plej bona eŭropa viraktoro. Li ricevis ankaŭ finnan ŝtatan kinaktoran premion. Lia unua filmrolo estis en filmo Pojat en 1962. Lia debuta tutvesperfilma rolo estas Valdemar Leppänen en filmo Akseli ja Elina (1970). Liaj plej gravaj roloj estas Nikander en filmo Varjoja paratiisissa (1986), Räpsy en filmo Räpsy & Dolly eli Pariisi odottaa (1990) kaj Rodolfo en filmo Boheemielämää (1992). Li havis ankaŭ televidajn rolojn kaj dublis eksterlandajn animaciojn. Pellonpää estis ankaŭ muzikisto. En 1989–1995 li estis kantisto kaj kantotekstisto de bando Peltsix. Li faris porinfanajn kantojn kun Juice Leskinen. Pellonpää ankaŭ diris politikajn opiniojn. En 1990-aj jaroj Pellonpää malapogis EU-membrecon de sia lando.