Mattilda Bernstein Sycamore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mattilda Bernstein Sycamore
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1973 (1973-05-31) (50-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Ŝtataneco Usono
Alma mater Georgetown Day School
Okupo
Okupo romanisto
TTT
Retejo https://www.mattildabernsteinsycamore.com/
vdr

Mattilda Bernstein SYCAMORE (31a de Majo, 1973) estas usona aŭtoro kaj aktivulo. Ŝi estas aŭtoro de du memorlibroj kaj de tri romanoj, kaj la eldonisto de ses nefikciaj antologioj.

En 1992 ŝi translokiĝis al San-Francisko kie ŝi eniris en aktiveco kun ACT UP.

La unua antologio de Sycamore, nome Tricks and Treats: Sex Workers Write About Their Clients, publikiĝis ĉe Haworth Press en 2000. Ŝia unua romano, Pulling Taffy, publikiĝis ĉe Suspect Thoughts Press en 2003. Ŝia dua antologio, Dangerous Families: Queer Writing on Surviving, publikiĝi ĉe Haworth Press en 2004. Ŝia tria antologio, That's Revolting!: Queer Strategies for Resisting Assimilation, publikiĝis ĉe Soft Skull Press tiun saman jaron. Ŝia kvara antologio, Nobody Passes: Rejecting the Rules of Gender and Conformity, publikiĝis ĉe Seal Press en 2006.

Ŝi dua romano, So Many Ways to Sleep Badly, publikiĝis ĉe City Lights Books en 2008. Ŝia kvina antologio, Why Are Faggots So Afraid of Faggots? Flaming Challenges to Masculinity, Objectification, and the Desire to Conform, publikiĝis ĉe AK Press en 2012, kaj estis honora libro de American Library Association Stonewall.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]