Mavone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mavone
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Enfluejo Vomano
- Koordinatoj 42° 36′ 30″ N, 13° 42′ 49″ O (mapo)42.608413.7137
Geografio
Landoj Italio
vdr
La akvofaloj de Ruzzo proksime al Pretara (Isola del Gran Sasso).

La rivero Mavone estas la ĉiamdaŭra enfluanta plej riĉa je akvo de la rivero Vomano, en kiu ĝi kunfluas proksimume 9.4 km alvale de la urbo Montorio al Vomano, ĉe Sant'Agostino, Italio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi naskiĝas ĉe la samnoma fonto en la orienta flanko de Monte Corno kaj ekfluas en la kanalo "Inferno di Corno"; ĝi ricevas la akvojn de la kanaloj Spoledra, San Nicola (ĉe Casale San Nicola) kaj Vittore.

Poste, ĉe la hidrografia dekstra flanko, ĉe Isola del Gran Sasso ĝi ricevas sian plej grandan enfluanton, la torenton Ruzzo, kiu siavice jam ricevis la akvojn de la kanaloj Malepasso kaj Fossaceca. 

El Castelli poste alvenas la akvoj de la kanalo Leomogna kaj de Castiglione della Valle tiuj, finfine, de la kanalo Fiumetto.

La akvoj de Ruzzo kaj de Mavone estas kaptataj pro hidroelektraj kialoj de ENEL kaj pro trinkebleco de Acquedotto del Ruzzo.