Max Mara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Mara
negocosubtegmenta vendejo • entrepreno • clothing store chain vd
Dum 1951 - nekonata/nuntempe
Jura formo societo de respondeco limigita en Italio
Fondintoj Achille Maramotti vd
Sidejo Reggio nell'Emilia
Lando Italio
Posedata de Max Mara Fashion Group vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Butiko en Centra, Hong Kong
Max Mara butika montrofenestro

Max Mara estas konata itala moddomo. La moddomo estis fondita en 1951 en la urbo Reggio Emilia fare de Achille Maramotti.

Aktuale en 2008, la ĉeno havas 2,254 butikojn en 90 landoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Maramotti komencis moddezajnon en 1947 kaj fondis la moddomon en 1951. La origino de la nomo "Mara" en la nomo de la moddomo estas mallongigo de la familia nomo de Maramotti, dum la nomo "Max" estis la nomo de loka grafo kiu estis konata en la provinco de Emilia en Italio (kie Maramotti vivis ) pro sia sento pri modo. Maramotti estis unu el la unuaj italaj dizajnistoj se temas pri komenci amasprodukti siajn vestaĵojn, konservante altan kvaliton. Maramotti certigis emfazi la markon de la moddomo kaj ne la nomojn de la vestaj dizajnistoj, kvankam la moddomo laboris kun mondfamaj dizajnistoj kiel Karl Lagerfeld, Domenico Dolce, Stefano Gabbana kaj Narciso Rodriguez. En 2005 forpasis la fondinto de la firmao kaj ekde tiam la firmao estas administrata de siaj infanoj.

Varmarkoj[redakti | redakti fonton]

La moddomo havas pli ol 35 malsamajn markojn inkluzive de "Sportmax", "Marla", iBlues, Max & Co, kaj "Marina Rinaldi" nomita laŭ la praavino de Maramotti.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]