Meŝĉora ebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meŝĉora ebenaĵo
Regiono
ebenaĵo [+]

LandoRusio
Koordinatoj55° 10′ 58″ N, 40° 20′ 0″ O (mapo)55.18277777777840.333333333333Koordinatoj: 55° 10′ 58″ N, 40° 20′ 0″ O (mapo)


Meŝĉora ebenaĵo (Eŭropa Ruslando)
Meŝĉora ebenaĵo (Eŭropa Ruslando)
DEC
Meŝĉora ebenaĵo
Meŝĉora ebenaĵo

Map
Meŝĉora ebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Meshchera [+]
vdr
La rivero Kljazma, en la norda areo de Meŝĉora.

La regiono Meŝĉora (ruse Мещёрская низменность) estas vasta (ĉirkaŭ 25 000 km²) regiono de malaltebenaĵoj, etenda en la centra areo de la eŭropa Rusio. La nomo derivas de tiu de la finn-ugra tribo de Meŝĉoroj, kiu loĝis en la zono en la jarcento antaŭ la alveno de la slavaj popoloj. La Meŝĉora estas en la teritorio de la oblastoj Moskvo, Vladimiro kaj Rjazanjo, kaj tiel oni parolas pri la Moskva Meŝĉora, la Vladimira Meŝĉora kaj la Rjazanja Meŝĉora.

La regiono havas formon ĝenerale ortangula, limigita sude kaj oriente per la fluejo de la rivero Okao, norde per la Kljazma kaj okcidente per la Sudogda kaj la Kolp, kaj estas trapasata de la riveroj Pra kaj Gus.

Temas pri regiono relative malaltebena, eĉ en la panoramo de la Orienteŭropa ebenaĵo, ĉar la niveloj de la regiono oscilas inter 80 kaj 130 m super marnivelo, pro kio la malfacila drenado de la supraĵa akvo favoras la disvolvigon de etendaj marĉaj zonoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

55° 10′ 00″ N 40° 20′ 00″ O / 55.16667 °N, 40.33333 °O / 55.16667; 40.33333 (mapo)