Kontraŭmedia efiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Media degradado)
Ekzemplo de kontraŭmedia efiko: senarbarigo en Indonezio, 2007, por instali palmoplantejojn.

Kontraŭmedia efiko, media degradado, homdevena kontraŭmedia efiko kaj similaj nomoj, referencas al ŝanĝoj aŭ modifoj okazigitaj de homa agado kontraŭ la medio. Ĉar ĉiuj agoj de homa agado rezultas iel super la medio, kontraŭmedia efiko diferenciĝas de simpla efiko sur la medio pere de taksado kiu ebligu determini ĉu la farita ago (por ekzemplo projekto) estas kapabla ŝanĝi la median kvaliton kaj tial pravigu la kvalifikon kiel kontraŭmedia efiko.

En la aktualo la homa agado okazigas tiom gravajn rezultojn, ke oni proponis la terminon "Antropoceno" por referenci la nuntempan geologian periodon, kiel karakterizita per tia efiko.

Ĉar medio estas ĉio kio ĉirkaŭas onin, oni povas inkludi ene de la kontraŭmediaj efikoj ne nur la damaĝojn kontraŭ naturo, sed ankaŭ la damaĝojn kontraŭ la kultura heredo kaj la kulturo ĝenerale.

Plimulto de energio uzita aktuale devenas de nafto kaj natura gaso. La poluado​ de maroj pro nafto estas problemo por marlandoj, ĉu ili produktas aŭ ne produktas nafton. Verŝado de nafto en marojn, riverojn kaj lagojn produktas median poluadon, rezulte en damaĝoj al birdoj, aliaj marbestoj, vegetaĵaro kaj akvo. Krome ĝi malprofitas fiŝkaptadon kaj distrajn aktivecojn ĉe strandoj. Pli granda proporcio de oceana poluado devenas de la industrio kaj la trafiko, kio atingas la oceanojn laŭlonge de riveroj kaj urbaj drenbasenoj. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke tutmonde ĉirkaŭ 3 500 milionoj da litroj de uzita petrolo venas en riverojn kaj oceanojn, kaj oni verŝas 5 000 milionojn da litroj de kruda nafto aŭ de ties derivaĵoj.

Alia energifonto estas radioaktiva energio, kiu generas multajn radioaktivajn forĵetaĵojn kaj poluantojn, kiuj povas pluvivi jarcentojn kaj eĉ jarmilojn.

Alia efiko estas la brupoluado. La bruo produktita de industrio malpliigas la aŭdkapablon kaj povas grave damaĝi la nervosistemon kaj la cirkulsistemon.

La minado kaj procezado de mineraloj tre ofte okazigas negativajn kontraŭmediajn efikojn al aero, grundo, akvo, kultivoj, flaŭro, faŭno kaj homa sano. Krome ili povas efiki ĉu pozitive ĉu negative en variaj aspektoj de la loka ekonomio, kiel ĉe turismo, novaj setlejoj, inflacio, prezaltiĝoj, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Impacto ambiental en la hispana Vikipedio.