Mediteranea lingvafrankao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portolano mezepoka
de la Mediteraneo.

La Mediteranea lingvafrankao nomata sabiro, estas piĝino hodiaŭ malaperinta, sed uzita inter la 14a kaj 19a jarcentoj de la maristoj kaj komercistoj de la Mediteraneo por la komunikado inter malsamlingvanoj.

La sabiro prenis parton de la gramatiko el la diversaj latinidaj lingvoj kaj aliaj mediteraneaj lingvoj; oni kalkulas ke la plej frua versio rekte adoptis vortojn de la latina, poste adaptante sin al la evoluo de la itala, la kataluna, la okcitana, la kastilia kaj la portugala, kun postaj aldonoj de vortoj el la araba, turka kaj greka. La unua dokumentita uzo de tiu lingvafrankao aperis en la jaro 1353 en Djerba, la nuna Tunizio. Kun la paso de la jaroj, en la tunizia marbordo ĝi nutriĝis de la franca lingvo. Estas multaj mencioj kaj aludoj en la literaturaj verkoj kaj dokumentoj tiuepoke kaj ĉefe de la 15a, 16a kaj 17a jarcentoj. Post tio plifirmiĝis la uzado de la naciaj lingvoj en la Mediteraneo.

Laŭ Ethnologue, eble pluvivas varianto en la insuloj de la Egea Maro, en kiu la sintakso estas ĉefe araba, dum la vortprovizo estas itala, hispana, franca, kataluna kaj turka.

Vidu