Membrokotizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Membrokotizoj[1][2] estas pago, kiun organizaĵo kolektas de siaj membroj, por financi siajn agadojn.

Membrokotizoj estas uzataj ĉefe en ne-profitaj organizaĵoj, kiel asocioj kaj partioj. Membrokotizoj estas komponanto de la buĝeto de la organizo. Kelkfoje ĝi estas ĉefa komponanto aŭ eĉ unuopa komponanto de la buĝeto, kaj foje ĝi estas akompanata de enspezo el pliaj fontoj, kiel el la vendo de la produktoj kaj servoj de la organizo, el donacoj, el registara subteno, kaj similaj.

La pago de la membrokotizo rajtigas la membron al la diversaj rajtoj, kiujn la organizo donas al siaj membroj, kaj precipe la rajton voĉdoni por la institucioj de la organizo, kiam ĝi estas organizo en kiu estas elektoj por ĝiaj institucioj.

La kvanto de membrokotizoj estas determinita de la administrado de la organizo, laŭ pluraj manieroj:

  • Fiksa kvanto, je unuforma nivelo por ĉiuj membroj, foje distingante inter malsamaj grupoj de membroj, ekzemple reduktitaj membrokotizoj por aparte junaj aŭ aparte maljunaj mebroj.
  • Sumo, kiu dependas de la enspezo de la membro.
  • Varia kvanto kiu dependas de alia kriterio. Ekzemplo (fikcia): La membrodoma komitato en la loĝkultura asocio pagas membrokotizojn laŭ la nombro da loĝejoj inkluditaj en ĉi tiu domkomitato. Aŭ alia ekzemplo (reala): Universala Esperanto-Asocio havas malsamajn kotizojn depende de la lando, en kiu la membro vivas kaj al kiu estas ekspedataj poŝtaj sendaĵoj por la membro, ekzemple la papera eldono de la revuo Esperanto.[3]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • La baza teksto de la koncerna hebrea artikolo je la stato de la 14-a de novembro 2023

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo kotizo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; en la unua eldono de 1970 sur paĝo 573, por la signifo membrokotizo vidu aparte la duan subsignifon
  2. artikolo kotizo en la Reta Vortaro
  3. informoj pri la membrokotizoj de UEA en la asocia retejo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]