Memorigloko Menantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorigloko Menantes
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Drei Gleichen
vdr
Menantes-memorigloko

En la naskiĝloko de la grava poeto Menantes, en Wandersleben, Germanio, (Hauptstraße nr 54), troviĝas la Literatura memorigloko Menantes (germane: Menantes-Literaturgedenkstätte).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Menantes-monumento en Wandersleben

En 1680 naskiĝis en Wandersleben Christian Friedrich Hunold, kiu nomiĝis Menantes eke en 1700. Memorgloko en la en 1757/58 konstruita paroĥujestra domo faritis en 2005. La ekspozicion solene inaŭguritis en la 17.9.2005 en ĉeesto de la turingia ministroprezidanto, kiun aranĝis la verkisto kaj filmfaristo Jens-Fietje Dwars kaj la dezajnisto Bernd Adam. Du salonoj en la supra etaĝo dediĉitaj estas al la vivo kaj la verko de Menantes. Krome oni estas informita pri la graveco de baroko kaj la tipaj trajtoj de barokaj sinesprim-formoj ekz. en operoj, en galantaj romanoj aŭ en lirikaĵoj.

La aranĝo de la salonoj orientiĝas al tiutempaj metaforoj, komencite de la baroka bunteco de ruĝe kaj blanke farbitaj vandoj kiel simboloj de vivo kaj morto, tra spegul-metaforo pri baroka vaniteco kaj kritika memkonatiĝo ĝis la malmulto da muzeaj objektoj kiel vojaĝokofro, simbolo por la hasteco kaj la ŝajna neniehejmecsentemo de Menantes.

La muzeo havs plurajn reproduktaĵojn kaj etan kolekton da presitaĵoj de verkoj de Menantes kiu mortis pro tuberkulozo kiel 40-jaraĝulo.

Ĉ. la jaro 2010 starigitis diversaj informtabuloj pri Menantes en al bicikla kaj migrada vojo inter Wandersleben kaj Freudenthal, ĉe la piedo de Burgo Gleichen.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 246-247

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]