Menhiro
Menhiro (el la bretona: maen, ŝtono, kaj hir, longa) estas starigita ŝtonego, monolito. Menhiroj estis starigitaj dum prahistorio inter la 35-a kaj 20-a jarcento a.K.. Ili troviĝas solaj aŭ grupe en vicoj aŭ rondoj.
Menhiroj estas kutime ĉirkaŭhakitaj.
Kristanigo
Multaj bretonaj menhiroj estis kristanigitaj, t.e. la supro forhakita por ke restu nur kruco kaj kristanaj bildoj ĉizitaj en la ŝtonsurfacon.
Legendoj
Bretona legendo rakontas, ke unufoje jare, dum la kristnaska nokto la menhiroj iras trinki akvon ĉe la maro. Inter la unua kaj dekdua sonorilsono de noktomezo ili malkovras ĉe sia piedo la trezoron kaŝitan dum la tuta jaro. Tamen malfacilas forporti la trezoron, ĉar la menhiroj revenas rapidege kaj ĉion plattretas revenante.
Alia, kristana legendo rakontas ke la menhirvicoj de Carnac estas romiaj soldatoj ŝanĝitaj al ŝtonoj, punitaj de Dio, ĉar ili postsekvis kaj volis mortigi la sanktulon Cornely.
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Actes des journées d'études des statues-menhirs à St Pons de thomières, 1984. Fédération Archéologique de l'Hérault, Parc régional du Haut-Languedoc, 1987.
- Actes du 2e colloque international sur la statuaire mégalithique à St Pons de thomières, 1997. Fédération Archéologique de l'Hérault, Parc régional du Haut-Languedoc, 1998.
Eksteraj ligiloj
- La plej alta menhiro de Francio, la menhiro de Kerloas
- Dolmenoj, menhiroj kaj ŝtonrondoj de suda Francio
- Megalitoj en Charente-Maritime
- Bretonaj megalitoj
- Prosper Mérimée pri druidaj monumentoj, 1852
- Fotoj de la menhiro de Malves-Minervois (Aude)
- Menhiroj en Albigeois
- Dolmenoj kaj menhiroj, mistera heredaĵo
- Megalitoj de Bretonio kaj Britio