Menoikeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Menoikeo, (latine Menoikeus) estas en la helena mitologio nomo de du viroj el la sama familio. Ili ambaŭ rilatas al dramaj eventoj en Tebo.

Menoikeo - patro de Kreono[redakti | redakti fonton]

Lia orgino atingas historion, ĝis praulo Kadmo, fondinto de Tebo kaj familifondintoj nomataj Spartoj. Posteuloj de Menoikeo estis Kreono, dufoje reganta en Tebo kaj ankaŭ Jokasta, kiu fariĝis edzino de la reĝo Laio kaj patrino de Edipo. Pli poste, post tragikaj eventoj, donitaj de sorto, ŝi fariĝis ankaŭ edzino de Edipo, kiu montriĝis murdinto de sia patro. Kiam Edipo, en sia infanaĝo forigita, revenis en Tebon, senkonscie mortigis viron, kiu pli poste montriĝis esti lia patro. Kiam li poste edziĝis al sia patrino, dioj koleriĝis kaj postulis punon por li. Do ili sendis kontraŭ Tebo peston, kiu la landon ege turmentis. Divenisto Tiresio sciigis volon de dioj: la urbo estos savita de la pesto, kiam pro ĝi mortos unu el Spartoj, viroj naskitaj el drakaj dentoj, kiujn Kadmo laŭ konsilo de dioj semis en la teron. Menoikeo senhezite ĵetis sin de muregoj kaj Tebanoj danke laŭdis lin. Sed la ofero estis vana kaj ne povis forturni ĉiujn danĝerojn kaj katastrofojn, kiuj Tebon inundis kaj gvidis ĝis detruo de la urbo.

Menoikeo - filo de Kreono[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi viro, nomata ankaŭ Megareo, estis filo de la sama reĝo Kreono kaj historio ripetiĝis. Ankaŭ li mortigis sin antaŭ pordegoj de la urbo, por ke li savu ĝin de atakoj de Sep kontraŭ Tebo. Ankaŭ tiu ĉi ofero ne sukcesis, multe da viroj en la milito falis. Sed Tebo ankoraŭ savis sin. Nur por dek jaroj, post kiam ĝi estis konkerita kaj detruita en la milito de Epigonoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 9914233 Menoikeus en la ĉeĥa Vikipedio.