Spartoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kadmo venkas la drakon, pentraĵo de Hendrik Goltzius (1573-1617). Post mortigi tiun monstran serpenton, la teba heroo semis ĝiajn dentojn, laŭ konsilo de Ateno.

Laŭ la helena mitologio, la spartoj (el la greka Σπαρτοί, «semitaj homoj») estis mitaj nobeluloj kiuj devenis el homoj kiuj spruĉis el la dentoj de la Drako de Areso, kvankam alternativaj versioj konsideris ilin filoj de Areso rekte aŭ eĉ de Kadmo, kun diversaj lokaj virinoj (se tiel, la nomo spartoj aludus la multnombrajn vilaĝetojn disssemitajn en Beotio antaŭ la alveno de tiu heroo[1]). Pro tio, ke la dentoj de tiu monstra serpento estis semitaj dufoje, en du malsamaj cirkonstancoj kaj lokoj, oni devas distingi inter la tebaj spartoj kaj tiuj kolĉidaj.

Tebaj spartoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la fino de la Heroa epoko[2], kaj pro instigo de la orakolo de Delfo, Kadmo rezignis plu serĉi sian fratinon kaj sekvis bovinon celante fondi novan urbon en la loko kie ĝi kuŝos por ripozi[3]. Kiam la bruto tion faris, li volis oferi ĝin al la gedioj, kaj specife al Ateno, nepra rito por fondi setlejon. Do, li sendis kelkajn akompanantojn siajn serĉi la akvon bezonatan por tiu oferado. Sed la plej proksima fonto (nomiĝinta Dirko, IsmenoKastalio) estis gardita de terura drako, kiu mortigis ilin antaŭ la alveno de Kadmo, kiu fine venkis lin perglave o ĵetante ŝtonon sur ĝia kapo[4].

Kadmo kaj la spartoj, laŭ gravuraĵo de Virgil Solis por Metamorfozoj de Ovidio (1562).

Laŭ Pseŭdo-Apolodoro[5], la drako estis konsekrita al milita dio Areso (aŭ eĉ ĝi estis lia filo), kiu de tiam malamegis la novan reĝon de Tebo. Male, Ateno helpis tiun heroon, kaj donis al li duonon de la draka dentaro. Ŝi konsilis al Kadmo semi ilin, por popoligi la novan urbon, kvankam alternativa versio asertas ke estis Areso tiu, kiu ordonis lin tion fari, celante la morton de Kadmo. Kiam li faris tion, armitaj kaj militemaj soldatoj spruĉis unu post la alia el la sulketo. Kadmo sentis sin minacita de ili, do Ateno konsilis lin ĵeti ŝtonon al la ĵuskaskitaj viroj. Ili kulpigis unu la alian pri la ŝtonbato kaj komencis batali inter si ĝis kiam nur kvin el ili restis[6]:

Kadmo semas la dentojn de la drako, pentraĵo de Peter Paul Rubens (1636-1700). El tiuj dentoj spruĉis la tebaj spartoj.
  • Eĥiono (greke Ἐχίων, «vipurido»). Li edziĝis al Agavo, filino de Kadmo. Ilia filo Penteo iĝis poste reĝo de Tebo, sed kontraŭstaris la ritojn de Dionizo, kaj pro tio li ricevis kruelegan punon: sia propra patrino, en freneza ekstazo, disŝiris kaj senkapigis lin[7].
  • Udeo (greke Οὐδαῖος, «spruĉita el tero»)[8]. Li estis praŭlo de Tirezio, la fama divenisto.
  • Ktonio (greke Χθονίος, «ter-penetranta»). La filoj de Ktonio anstataŭis la idaron de Kadmo en la teba trono dum multaj jaroj. Ili estis Liko, kiu uzurpis la tronon dum dudek jaroj, kaj Nikteo, kiu regis la urbon post la morto de Polidoro. La dinastio de Nikteo unuiĝis al tiu kadma per la geedziĝo de lia filino al Polidoro, filo de Kadmo[9].
  • Hiperenoro (greke Ὑπερήνωρ, «superhomo»)[8].
  • Peloro (greke Πέλωρος, «monstre granda»)[8].

Eĥiono, la plej saĝa el ili, konvinkis la ceterajn cesi interbatali kaj, pro adverto de Ateno, la spartoj montris sian helpemon al Kadmo. Ili helpis Kadmon konstrui la novan urbon, kiun oni nomis Eĥiono honore al samnoma sparto, poste Kadmeo kaj fine Tebo, dum la regado de Zeto. De tiam, la posteŭloj de la spartoj iĝis pova kaj influa dinastio en Tebo.

Kompense al la morto de la drako, Kadmo devis servi kiel sklavo de Areso dum unu eterna jaro (tio estas, ok naturaj jaroj), sed kiam li plenumis tiun pentofaron, li ricevis kompenson: la gedioj edzinigis al li Harmonion, filino de Areso kaj Afrodito[10]. Tamen, Kadmo kaj sia edzino ne liberiĝis de la malbeno, ĉar pro tio oni ankaŭ metamorfoziis ilin en serpentojn ĉe la fino de ilia vivo.

Jasono venenigas la drakon, pentraĵo de Salvator Rosa. La ŝipestro de la argonaŭtoj ankaŭ devis mortigi drakon kaj semi ĝies dentojn, kvankam la plimulto de la versioj asertas ke tiuj dentoj estis la sama ol tiuj semitaj de Kadmo.

Kolĉidaj spartoj[redakti | redakti fonton]

La plej frua literatura mencio al la spartoj troviĝas en la rakonto pri Kadmo verkita de Ferecido. Laŭ ĝi, Ateno aŭ Areso donis al Kadmo nur la duonon de la dentaro de la ĵusvenkita drako. La alia duono estis semita fare de Jasono en Kolĉido ĉar Eeto, reĝo de tiu ekzotika lando, ricevis tiujn dentojn[11]. Por eviti ke la estro de la argonaŭtoj akiru la oran ŝaffelon, la kolĉida reĝo proponis al li du verŝajne mortigajn provojn[12]: jugi du bronzajn oksojn kiuj elspiris fajron, kaj sulki kamparon per ili. Poste Jasono devus semi la dentojn de la drako, kiujn Eeto donis al li. Medeo helpis lin plenumi tiujn provojn: ŝi donacis al li ungventon protekantan de la oksa fajro, do li sukcesis jugi la bestojn[13].

Poste, kiam Jasono semis la dentojn, okazis ĝuste la samo kiel antaŭe en Tebo: el la dentoj spruĉis armitaj soldatoj, kaj paralele Jasono ĵetis ŝtonon inter ili, laŭ konsilo de Medeo[14]. La kolĉidaj spartoj komencis batali inter si, sed ĉifoje neniu el ili postvivis. Tamen troviĝas versioj laŭ kiuj tiuj soldatoj naskiĝis ne de la dentoj de la Ismena drako, sed de tiu, kiu gardis la oran ŝaffelon en Kolĉido, apud la Nigra maro.

Literaturaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Kompleta rakonto de la historio de Kadmo troviĝas en skolioj al la ŝipa katalogo en Iliado[15], kiu mencias Tebon. Verŝajne ĝi estas inspirita en Helaniko kaj Pseŭdo-Apolodoro, kaj ligas la fondon de Tebo al la forkapto de Eŭropo, la fratino de Kadmo. Helaniko registris alternativan version laŭ kiu nur kvin spartoj spruĉis el la tero, preterlasante la epizodon pri la interbatalado. Laŭ li, Zeŭso devis interveni por protekti Kadmon de la kolero de Areso, kiu intencis mortigi lin[11]. Dankeme pro lia helpo, Kadmo edzinigis sian filinon Agavo al Eĥiono, kaj tiu paro estis la gepatroj de la sekva reĝo de Tebo post la fondinto, Penteo.

Ankaŭ Eŭripido mencias la mitaron de Kadmo en siaj verkoj. En La Fenicinoj[16] li resumis la ĉefajn epizodojn antaŭe prikribitajn. Kiam Tirezio proklamas la koleron de Areso dum la milito de la Sep kontraŭ Tebo, li reiris ĝis la spartoj, kaj asertas ke nur per ofero de descendanto de ili la dio paciĝos (li aludis la idaron de Meneceo, membro de la dinastio de la spartoj kaj patro de Jokasto kaj Kreono)[17]. En Frenezo de Heraklo, Areso mem prenas la dentojn de la drako kaj semas ilin[18], poste li protektas la postvivantajn spartojn por ke ili popoligu Tebon[19][20].

La dinastio de la spartoj[redakti | redakti fonton]

La poetoj ofte uzis la nomon «spartoj» por nomi la tebanojn grupe. En La Sep kontraŭ Tebo, Esĥilo priskribis Melanipon kiel «branĉo devenanta rekte el tiu, kiu Areso permesis postvivi el la semitaj homoj»[21], dum Eĥiono aliĝis al la dinastio de Kadmo per sia edziĝo al Agavo. Laŭ Paŭzanio, Epaminondas devenis el tiu dinastio, kaj pro tio troviĝis sur sia tombejo la emblemo de la spartoj: surkolona drako[22]. Fakte, multaj verkistoj atentigas pri la familio de la spartoj, posteŭloj de la kvin supre menciitaj, kiu verŝajne konsistiĝis en militemaj kaj kuraĝaj homoj[23], elstaraj en la urbo[24][25]. Verŝajne, ĉiu membro de tiu dinastio havis surhaŭtan makulon serpentforman (la emblemo de la spartoj). Ĝuste pro tio, Kreono rekonis sian sekretan nevon Hemono dum ludoj en Tebo[26].

Pro iliaj aŭtoktona origino kaj povo akirita, la posteŭloj de la spartoj iĝis la plej nobela aristokrataro en Tebo. Pro tio, eĉ historiaj elstaruloj, kiaj Epaminondas, asertis deveni el tiu dinastio.

Elstaraj membroj de tiu dinastio estis, do:

  • La menciitaj Nikteo kaj Liko, uzurpantoj de la teba trono.
  • Penteo, reĝo de Tebo post la abdiko de Kadmo[27].
  • Labdako kaj siaj posteŭloj, la mita reĝa familio de Tebo: Lajo, Edipo, Eteoklo, Poliniko, Hemono, ktp. Labdako estis filo de Nikteiso, filino siavice de Nikteo[28].
  • Meneceo, patro de Jokasto kaj Kreono, gereĝoj de Tebo[29].
  • Tideo, unu el la armeaj estroj kiu kuraĝe defendis unu el la pordegoj de la beotia ĉefurbo, kiam la Sep kontraŭ Tebo sieĝis ĝin[30].
  • Megareo, plia komandanto en tiu milito, kiun Areso sendis batali kontraŭ Eteoklo pro lia insolento[31].
  • La fama divenisto Tirezio, filo de Evereso. Sia praŭlo estis la sparto Udeo[32].
  • Menoikeo. Kiam Tirezio aŭguris ke Tebo nur sukcesos liberiĝi de la sieĝantoj se membro de la dinastio de la spartoj sin oferu, li sin-mortigis antaŭ la pordegoj de la urbo[33][34].
  • Epaminondas, armestro danke al kiu Tebo iĝis hegemonia urbo en Grekio[22].

Laŭ onidiro, la fantomoj de la spartoj loĝadis post liaj mortoj en la Kamparo de Areso, proksime al Tebo. Pro tio, Tirezio kapablis vidi ilin dum nekromancia rito[35] okaze de la milito de la Sep kontraŭ Tebo[36]. Ili militeme avidas batali kontraŭ la malamikoj de sia urbo.

Laŭ Paŭzanio, la ĝusta loko kie Kadmo subterigis la dentojn de la drako montreblas en historiaj epokoj, proksime al unu el la tebaj pordegoj[37].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. François Noël. Dictionaire Unniversel de la Fable et de la Mythologie.
  2. Tiu evento okazus plimalpli ducent jarojn antaŭ la Troja milito.
  3. Timothy Gantz. Early Greek Myth, paĝ. 467. Eld. Johns Hopkins University Press, Baltimore, 1993.
  4. Nono. Dionizaj, 4.352-5.6.
  5. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko.
  6. Ovidio. Metamorfozoj, 3.126.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.5.4.
  8. 8,0 8,1 8,2 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.4.1-2.
  9. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.4.1-2 kaj 3.5.5.
  10. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.4.
  11. 11,0 11,1 Timothy Gantz. Early Greek Myth, paĝ. 468. Eld. Johns Hopkins University Press, Baltimore, 1993.
  12. Ferecido. 3F22.
  13. Apolonio el Rodiso. Argonaŭtaj, 3.493 kaj sekv.
  14. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.128-131.
  15. Homero. Iliado , 2,494.
  16. Eŭripido. La Fenicinoj, 633-644 kaj 657-675.
  17. Eŭripido. La fenicinoj, 931-944.
  18. Eŭripido. Frenezo de Heraklo, 363-253.
  19. Eŭripido. Frenezo de Heraklo, 2-4.
  20. Timothy Gantz. Early Greek Myth, paĝ. 469. Eld. Johns Hopkins University Press, Baltimore, 1993.
  21. Esĥilo. La Sep kontraŭ Tebo, 5.412-413.
  22. 22,0 22,1 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.11.8.
  23. Ovidio. Metamorfozoj, 3.531 kaj sekv.
  24. Seneko. Edipo, 725 kaj sekv.
  25. Statio. Tebaida, 10.806 kaj sekv.
  26. Higeno. Fabloj, 72.
  27. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.5.2.
  28. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.5.5.
  29. Higeno. Fabloj, 67.
  30. Esĥilo. Sep kontraŭ Tebo, 407.
  31. Esĥilo. Sep kontraŭ Tebo, 474.
  32. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.6.7.
  33. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.73.
  34. Filostratoj. Bildoj, 1.4.
  35. Seneko. Edipo, 582 kaj sekv.
  36. Statio. Tebaida, 4.564.
  37. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.10.1.