Merindad de Cuesta-Urria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merindad de Cuesta-Urria
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09515
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 274  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 52′ N, 3° 25′ U (mapo)42.861858113275-3.4211088488441Koordinatoj: 42° 52′ N, 3° 25′ U (mapo) [+]
Alto 894 m [+]
Areo 122 km² (12 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Merindad de Cuesta-Urria (Provinco Burgoso)
Merindad de Cuesta-Urria (Provinco Burgoso)
DEC
Merindad de Cuesta-Urria
Merindad de Cuesta-Urria
Situo de Merindad de Cuesta-Urria
Merindad de Cuesta-Urria (Hispanio)
Merindad de Cuesta-Urria (Hispanio)
DEC
Merindad de Cuesta-Urria
Merindad de Cuesta-Urria
Situo de Merindad de Cuesta-Urria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Merindad de Cuesta Urria [+]
vdr

Merindad de Cuesta-Urria [merinDAD de KŬESta-Urja] estas municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Merindad de Cuesta-Urria povas esti komprenebla etimologie kiel Merindad (komunumo) de Cuesta (deklivo) kaj Urria.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Extramiana.
Mijangos.
Konvento de Klarisas en Nofuentes.
Quintana-Entrepeñas.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 121,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 284 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la jaro 1991. Ĝi distas 78 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ĉe deklivaro de la Sierra de la Tesla, en ebena zono kun malaltaj montetoj. Ĝi estas formata de 24 loĝlokoj, nome la jenaj: Ael, Almendres, Baíllo, Casares, Cebolleros, Extramiana, Hierro, Lechedo, Mijangos, Nofuentes, municipa ĉefurbo, Paralacuesta, Pradolamata, Quintana-Entrepeñas, Quintanalacuesta, Quintanilla-Montecabezas, Las Quintanillas, San Cristóbal de Almendres, Santa Coloma, Urria, Valdelacuesta, Valmayor de Cuesta Urria, Villamagrín, Villapanillo kaj Villavedeo.

La 23 % de ĝia municipa teritorio (2810,32 hektaroj) estas protektita de la birdoprotekta areo ZEPA Sierra de la Tesla-Valdivielso, kiu klopodas protekti la habitaton de jenaj birdospecioj: ansergrifo (Gyps fulvus), blua cirkuo (Circus cyaneus), perknoptero (Neophron percnopterus) kaj ruĝbeka montokorvo (Pyrrhocorax pyrrhocorax).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis setlado de visigotoj proksime de Mijangos ĉirkaŭ la 6-a jarcento. Poste, en tiu sama loĝloko, unu de la plej antikvaj de la Merindad, estis foruo kiu determinis la impostadon pagendan de la lokanoj al la monaĥejo de Oña. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la 14-a jarcento, oni konstruis en la Sierra de la Tesla la kastelon de Montealegre, cele al kontrolado de la tuta Merindad.

En la 18-a jarcento, la Merindad de Cuesta-Urria separiĝis de la iamaj Merindades de Castilla la Vieja, kaj ekformis parton de la partido de Castilla la Vieja en Laredo. Jam en la 19-a jarcento, tiu merindad reorganiziĝis formante sian aktualan teritorion kaj en Nofuentes oni faris ĉefurbon.

En 1896, oni kreis la municipon Trespaderne, sendependigante ĝin disde la Merindad de Cuesta-Urria kaj separante de la merindad la jenaj loĝlokoj: Arroyuelo, Palazuelos, Trespaderne kaj Tartalés de Cilla.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Cebolleros, kun renesanca retablo de la 16-a jarcento, ĵus restaŭrita, kaj la moderna novromanika kastelo de las Cuevas (en la foto de la tabelo), ankaŭ en Cebolleros.​ Krome estas aliaj romanikaj preĝejoj, blazondomoj kaj pontoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]