Merindad de Valdivielso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merindad de Valdivielso
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09559
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 403  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 49′ N, 3° 33′ U (mapo)42.8248387-3.54684358377Koordinatoj: 42° 49′ N, 3° 33′ U (mapo) [+]
Alto 645 m [+]
Areo 129 km² (12 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Merindad de Valdivielso (Provinco Burgoso)
Merindad de Valdivielso (Provinco Burgoso)
DEC
Merindad de Valdivielso
Merindad de Valdivielso
Situo de Merindad de Valdivielso
Merindad de Valdivielso (Hispanio)
Merindad de Valdivielso (Hispanio)
DEC
Merindad de Valdivielso
Merindad de Valdivielso
Situo de Merindad de Valdivielso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Merindad de Valdivielso [+]
vdr

Merindad de Valdivielso [merinDAD debaldiBJELso] estas municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Merindad estas komprenebla etimologie kiel tipo de komunumaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Valo Valdivielso.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 129,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 386 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la jaro 1996. Ĝi distas 71 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas pli montara norde kaj la rivero Ebro trafluas sude. Ĝi estas formata de dek kvar submunicipoj, nome la jenaj: El Almiñé, Arroyo de Valdivielso, Condado, Hoz de Valdivielso, Panizares, Población de Valdivielso, Puente-Arenas, Quecedo, kiel municipa ĉefurbo, Quintana de Valdivielso, Santa Olalla de Valdivielso, Tartales de los Montes, Toba de Valdivielso, Valdenoceda kaj Valhermosa.

La 85 % de ĝia municipa teritorio (10 914,94 hektaroj) estas protektita de la birdoprotekta areo ZEPA Sierra de la Tesla-Valdivielso, kiu klopodas protekti la habitaton de jenaj birdospecioj: ansergrifo (Gyps fulvus), blua cirkuo (Circus cyaneus), perknoptero (Neophron percnopterus) kaj ruĝbeka montokorvo (Pyrrhocorax pyrrhocorax).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de San Pedro de Tejada, en Puente-Arenas.
Turo de Loja en Quintana de Valdivielso.
Turo de Fernández Velasco en Valdenoceda.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. El la jaro 860 estis senjorlando de la grafo Rodrigo formante parton de la Graflando Kastilio, landlima zono kun fortikaĵoj kiuj protektis el sudaj islamanoj. La historio de la Merindad de Valdivielso estas ligita al la religiaj ordenoj, ĉar en la 9-a jarcento establis sin en la valo grupo de ermitoj kies socia influo ne estis grava, pro ilia solema kondiĉo. Male, la monaĥoj de San Pedro de Tejada, en Puente-Arenas, kontrolis la malgrandajn kamparanarojn, kreis paroĥojn kaj helpis la reloĝadon.

En la 13-a jarcento, la monaĥejo de San Salvador de Oña etendis sian dominadon al la valo. El tio oni formis parton de la komunumaro Concejo Mayor de las Merindades de Castilla la Vieja. Ties regantoj, fidelaj al prakristanaj kutimoj, kunsidas en la arbaro de Quecedo sub kverko kiu videblas en la municipa blazono.

Komence de la 19-a jarcento oni kreis la municipon kun ĉefurbo en El Almiñé kaj aliaj 25 lokoj, nome la jenaj: Ahedo de Butrón, Arroyo, Condado, Dobro, Escóbados de Abajo, Escóbados de Arriba, Herrera, Hoz, Huéspeda, Madrid de las Caderechas, Panizares, Población, Porquera del Butrón, Puente-Arenas, Quecedo, Quintana de Valdivielso, Quintanilla-Colina, Santa Olalla, Tartalés de los Montes, Toba, Tubilleja, Tudanca, Valdenoceda, Valhermosa kaj Villalta. Malpliiĝis la municipa teritorio ĉar inter la popolnombrado de 1857 kaj la antaŭa oni sendependiĝis Villaescusa del Butrón, kaj inter la popolnombrado de 1910 kaj la antaŭa oni kreis la municipon Los Altos de Dobro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj abelbredado). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la Ermitejo de San Pedro de Tejada, en Puente-Arenas, la praermitejoj en Quecedo, la gorĝo de Tartalés de los Montes, la ravino de Los Hocinos, la taksusoj de Panizares, la mezepokaj komercvojoj de fiŝo kaj salo, la preĝejo de Sankta Nikolao de El Almiñé (foto de la tabelo), la Turo de Loja, la Turo de San Martín, la kastelo de Malvecino, kaj la Turo de Fernández Velasco en Valdenoceda.

Estas vizitindaj ankaŭ la romanika preĝejo en Valdenoceda; turo kaj blazondomoj en Quintana de Valdivielso; blazondomoj kaj romanika preĝejo en El Almiñé; gotika preĝejo en Arroyo; turo en Valhermosa kaj herera palaco en Hoz de Valdivielso.

Estas 20 ventogeneratoroj de la entrepreno CESA-GERSA.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]