Mesĥenet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mesĥenet
egipta dio
Karakterizaĵoj
Sekso ina
En hieroglifoj
F31S29Aa1
N35
X1
B1
Kulto
simbolo utero de bovino
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Meskhenet
vdr

Mesĥenet, en la egipta mitologio, ŝi estis la diino asociita al la fekundeco, protektanto de la akuŝado kaj la infanaĝo; ankaŭ estis ŝi kiu skizis la fundamentojn de la universo[1].

Mesĥenet estis reprezentita kiel ino kun du longaj kurbaj vegetaĵoj, aŭ briko kun homa kapo; ankaŭ kiel bovino kun la ureo. Ŝia simbolo estis la utero de bovidino.

Ŝi estis edzino de Heriŝef kaj dizajnis la fundamentojn de la universo kaj la pramonteton sur kiu konstruiĝis la mondo; ankaŭ la fundamentojn de la sanktaj konstruaĵoj. Ŝi estis patronino de la patrinoj, ĉar ŝi estis kreanto de la Kao de la infano en ilia ventro, determinante ilian destinon. En la Salono de la Du Veroj ŝi akompanis la mortinton, rakontante lian vivon antaŭ la gedioj, en la Juĝo de Oziriso.

Mesĥenet estis kultata precipe en Memfiso kaj Herakleopolo, sub la formo de Iziso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilkinson, Richard H.. (2003) The Complete Gods and Goddesses of Ancient Egypt. Thames & Hudson. ISBN 0-500-05120-8. angle