Metonimio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Metonimio (greke μετωνυμία, metonymía – nominterŝanĝo aŭ renomigo , latine metonymia, denominatio, transnominatio) estas stila parolfiguro de retoriko. Ĝi konsistas en tio, ke nomon de unu nocio oni anstataŭigas per nomo de alia objekto aŭ fenomeno, kiu havas klaran kaj konatan rilaton (logikan, spacan, tempan ktp) al la unua nocio. En tia okazo la anstataŭaĵo funkcias kiel tropo, nerekta esprimo, ĉe kiu malsamas la laŭvorta kaj la fakte celata signifoj.

Ekzemple en la frazo

Citaĵo
 la milito estis longedaŭra inter la domo de Saul kaj la domo de David 
— 2Sam 3:1

la vorto «domo» indikas ne konstruaĵon, sed familion, klanon (la domanojn).

Metonimion oni distingu disde metaforo (ofte oni konfuzas tiujn du tropojn). Metaforo baziĝas sur simileco («la muĝo de vento»: vento sonas simile al besta bleko); dum «la domo de David» en la ĉi-supra parolfiguro aludas ne ion arĥitekture similan, sed ion logike rilatan, nocion koneksan.

Unu el la plej oftaj specoj de metonimio estas sinekdoĥo.

Menciindaj formoj de metonimio estas:

  • Kaŭzo esprimiĝas sed efiko celiĝas, ekzemple produktisto staras por produktaĵo, la nomo de verkisto por sia verko ("Necesus legi Zamenhofon"), aŭ inverse efiko esprimiĝas sed kaŭzo celiĝas ("bruo" anstataŭ "kverelo").
  • Krudmaterialo esprimiĝas, sed produktaĵo celiĝas ("la fero" anstataŭ "la glavo").
  • Ujo esprimiĝas, sed enhavo celiĝas ("eltrinki la glason") aŭ la ejo por aĵo troviĝanta tie ("Afriko malsatas": fakte la aŭ multaj afrikanoj, "Bruselo decidas": la institucioj de la Eŭropa Unio, aŭ epoko menciiĝas, sed celiĝas la tiam vivintaj homoj ("la mezepoko kredis je...").
  • Posedanto esprimiĝas sed posedaĵo celiĝas, aŭ komandisto dum armeo aŭ popolo celiĝas ("Hanibalo konkeris Romon").

Krome povas ekzisti kombino inter metonimia kaj metafora anstataŭigo, se ekzemple eco de persono uziĝas metonimie por la homo de tiu eco kaj same uziĝas metafore por funkcioj de tiu homo aŭ por abstraktaĵo reprezentata de ĝi ("krono kaj tiaro" por la institucioj de imperiestro kaj papo). En la lingvistiko la kuna uzado de metonimio kaj metaforo foje nomatas "metaftonio" (Metaphtonie, Jan Goosens).

Literaturo

  • Marc Bonhomme: "Le discours métonymique". Eldonejo Lang, Frankfurto-ĉe-Majno [kaj aliaj] 2006 (= Sciences pour la communication, 79), ISBN 3-03910-840-9
  • Krzysztof Kosecki: "Perspectives on Metonymy: Proceedings of the International Conference “Perspectives on Metonymy”, held in Łódź, Poland, May 6–7, 2005" Eldonejo Lang, Frankfurto-ĉe-Majno [kaj aliaj] 2007 (= Łódź Studies in Language, 14), ISBN 0-8204-8791-0
  • Beatrice Warren: "Referential Metonymy". Eldonejo Almqvist & Wiksell, Stockholm 2006 (= Scripta minora Regiae Societatis Humaniorum Litterarum Lundensis, 2003/04, 1), ISBN 91-22-02148-5