La Metroo de Amsterdamo formas parton de la reto de publikaj transportoj de Amsterdamo kaj ĝia ĉirkaŭurbo en Nederlando. Ĝi estis inaŭgurita la 16-an de oktobro1977 kaj nuntempe konsistas el kvar linioj. La reto estas 40 km longa kaj kalkulas 52 staciojn.
Historio
La konstruo de la metroo de Amsterdamo estis decidita en 1968, por anstataŭi la tramvojon per subteraj linioj. La komenca plano estis determini la kvar liniojn. En 1970 komenciĝis la konstrulaboro de la orienta linio kaj ĝi estis malfermita sep jarojn poste. La du branĉoj de la orienta linio estas linio 53 kaj linio 54.
En 1990, linio 51 kaj en 1997, cirkla linio 50 estis malfermitaj.