Metroo de Erevano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plano de la erevana metroo

La metroo de Erevano (armene: Երեւանի մետրոպոլիտեն, Erevani metropoliten; ruse: Ереванский Метрополитен, Erevanskij Metropoliten) estas la metroo kiu funkcias en Erevano, ĉefurbo de Armenio.

Historio

La erevana metroo unuafoje malfermiĝis al la publiko la 7-a de marto 1981. Ĝi fariĝis la 8-a metroo de Sovetio, en tiu komenco ĝi nur havis kvar metrostaciojn (7.6 km). Ekde tiu tempo la fervoja reto atingas 12.1 kilometrojn, kaj 10 metrostaciojn. La dizajno kaj konstruado estis tiom altkvalita ke dum la katastrofa tertremo en 1988, kiu haltis la tutan respublikon, kaj kvankam suferis damaĝon, la metroo eltenis la tertremon kaj daŭre bonkvalite funkciis sekvatage. Tamen, la tertremo metis finon al la plejparto de la projektoj kiuj celis pligrandigi la fervojan reton kaj etendi ĝin al diversaj kvartaloj de la urbo. Multaj rimedoj por tiu projekto estis eluzataj en la konstruado de la detruata infrastrukturo de Erevano kaj la resto de Armenio.

Vidu ankaŭ