Mezepoka minejo en Azena zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mezepoka minejo en Azena zono, situanta en historia centro de urbo Kutná Hora, estas unike konservita mezepoka minejo. Ĝi estas la sola minejo en la regiono de Kutná Hora, kiu estas alirebla por publiko.

En spaco inter Burgejo kaj monaĥejo de sankta Barbora foje estadis minejo Azeno, laŭ kiu havas nomon ankaŭ unu el kutnohoraj ercaj zonoj. Tio estis unu el la plej profundaj kaj plej riĉaj minejoj. Sed en duono de la 16-a jarcento ĝi subakviĝis kaj la minado estis plu neniam renovigita en ĝi. Hodiaŭ ne estas konata ĝia preciza situo. Kaj do, kiam en 1967 kunpuŝiĝis esplorŝakto antaŭ Jezuita kolegio kun malnova minejlaboraĵo, la esplorintoj estis konvinkitaj, ke ili trovis la legendan Azenon. Tio kaŭzis ondon de entuziasmo, kiu gvidis en la jaro 1968 al ties alirebligo por publiko. Tio estis escepta agado, ĉar ĉiuj malkovroj de trafalejoj kaj malnovaj verkoj ĉi tie kutime gvidas, pro sekureckaŭzoj, al ties rapida likvido. Sed iom post iom montriĝas, ke la malkovrita kaj alirebligita, hodiaŭ jam muzea laboraĵo, estas verŝajne galerio, deakviganta la malnovan minejon Georgo kaj ĝi ne havas al ĝis nun senĉese nekonata Azeno rektan ligon.

Vizitantoj de Distrikta muzeo en Kutná Hora povas, vizitinte la ekspozicion, viziti ankaŭ tiun ĉi malnovan minejlaboraĵon. 250 m longa deakviggalerio, troviĝanta en profundeco 20 – 35 m sub surfaco, estis hakita ekde la 14-a ĝis fino de la 15-a jarcento aŭ komence de la 16-a jarcento.