Mezlernejo teknika kaj ekonomika, Brno, Olomoucká 61
Mezlernejo teknika kaj ekonomika, Brno, Olomoucká 61 | |||
---|---|---|---|
Q12056956 | |||
Situo | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
Koordinatoj | 49° 11′ 14″ N, 16° 39′ 12″ O (mapo)49.187222216.6533333Koordinatoj: 49° 11′ 14″ N, 16° 39′ 12″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | Oficiala retejo | ||
Mezlernejo teknika kaj ekonomika, Brno, Olomoucká 61 (pli frue Integrita mezlernejo - Centro de faka preparo) estas mezlernejo situanta en Brno-Černovice. La nombro de lernantoj ĉiujare superas 1200.
Historio de la lernejo[redakti | redakti fonton]
La lernejo estiĝis en 1931, kiam la ministerio de instruado aprobis statuton de faka metilernejo por ĉeĥoslovaka arsenalo Zbrojovka a.s. (akcia societo) en Brno. La unua fabrika metilernejo havis sidejon en la strato Šumavská, iom poste ĝi transiris al la strato Lazaretní. En 1989 la ĝistiama faka mezlernejo situanta jam en la strato Olomoucká n-ro 61 ŝanĝiĝas al integrita mezlernejo. Ĝi instruas kaj abiturientajn kaj metiajn fakojn (maŝinfako, elektrotekniko, informadiko, ekonomiko)
Aprezo de la lernejo[redakti | redakti fonton]
Mezlernejo teknika kaj ekonomika, Brno, Olomoucká, akiris en la jaro 2016 titolon „Mezlernejo de la jaro“ (2016 kaj 2019) en interreta enketo, kiu komparas opiniojn (retro-impresojn) de studentoj tra Ĉeĥa Respubliko. Krom alie la lernejo venkis ankaŭ en enketo 'Lernejo rekomendata de labordonantoj“ (2017, 2018, 2020/2021, 2022) kaj gajnis atestilon pri financa edukiteco (ora atestilo 2020 kaj diamanta atestilo 2022).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- ĉeĥa Vikipedio
- oficiala retejo de la lernejo