Miĥail Fradkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Fradkov en Brasília. Aprilo, 2006

Miĥail Fradkov (ruse Михаи́л Ефи́мович Фрадко́в; naskiĝis en vilaĝo Kurumoĉ de la Samara, tiam Kujbiŝeva, provinco la 1-an de septembro 1950) estas rusia ŝtata aganto, de la 5-a de marto 2004 ĝis la 12-a de septembro 2007 ĉefministro de Rusio. Ekde la 12-a ĝis la 14-a de septembro 2007 plenumis devojn de ĉefministro ĝis formiĝis la nova estraro gvide de Viktor Zubkov.

Ekde la 9-a de oktobro 2007 Fradkov estras la rusian Servon pri ekstera spionado.

Fradkov parolas krom la rusa en la lingvoj angla kaj hispana.

Li estas edziĝinta, havas du filojn. La pli aĝa filo Pjotr (naskiĝis en 1978) estas vic-prezidanto de "Vneŝekonombank", grava ŝtate posedata banko.

Ŝablono:Ĝermo-biografio