Miĥail Lomonosov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Lomonosov

Miĥail Vasiljeviĉ LOMONOSOV (ruse: Михаи́л Васи́льевич Ломоно́сов [mʲɪxɐˈil vɐˈsʲilʲjɪvʲɪtɕ ləmɐˈnosəf] naskiĝis la 19-an de novembro, 1711, mortis la 15-an de aprilo, 1765) estis rusa sciencisto kaj poeto.

Lomonosov naskiĝis en Denisovka, regiono Arĥangelsk. Post studado en Peterburgo kaj la germanaj urboj Marburg kaj Freiberg li en la jaro 1745 fariĝis profesoro pri kemio en la Peterburga Akademio de Sciencoj.

La scienca agado de Lomonosov estis ege ampleksa: Li priesploris ĉiujn kampojn de la natursciencoj, estis elstara filozofo, historiisto kaj ankaŭ lingvisto. Per sia rusa gramatiko (Rossijskaja grammatika) kaj aliaj lingvoteoriaj traktatoj li kreis la bazon por la moderna rusa literaturlingvo. Lia beletra verkaro influis i.a. al Aleksandr Puŝkin. Li mortis en Sankt-Peterburgo.

Listo de verkoj

  • Veĉernee razmyŝlenie o boĵiem veliĉestve (poemoj, 1748)
  • Tamira i Selim (tragedio, 1750)
  • Oda na vzjatie Ĥotina (odo, 1751)
  • Demofont (tragedio, 1752)
  • Rossijskaja grammatika (gramatiko, 1757)
  • Predislovie o polze knig cerkovnyĥ v russkom jazyke (traktato, 1757)
  • Petr Velikij (eposo nefinita, 1760/61)
  • Pismo o pravilaĥ rossijskogo stiĥotvorstva (traktato, verk. 1739, eld. 1778)

Eksteraj ligiloj



Vidu ankaŭ