Michael Clarke Duncan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duncan, 2007

Michael Clarke DUNCAN (n. 10-an de decembro 1957 en Ĉikago - mortis la 3-an de septembro 2012 per korinfarkto) estis usona aktoro kaj iama korpogardisto.

Li plenkreskis kun unu generinto en Ĉikago. Li altis 1,96 m kaj pezis 136-150 kg, tiel li laboris komence kiel pordeja kontrolgardisto en diversaj kluboj en Ĉikago, poste kiel korpogardisto en Los Angeles.

Lia unu grava filmo estis la Armageddon, dum kies laboroj li amikiĝis kun Bruce Willis (1988). Tio helpis lin al lia plej konata rolo en la filmo The Green Mile, kiu alportis por li Oskar- kaj Golden Globe-nomumon pri la plej bona statisto. Li ludis kun Willis en filmo Neniu havas ŝancon.

Filmografio

  • 1997 - Stone Cold II - Heart of Stone
  • 1998 - Bulworth
  • 1998 - Armageddon
  • 1999 - Breakfast of Champions
  • 1999 - The Green Mile
  • 2000 - Keine halben Sachen
  • 2001 - Planet der Affen
  • 2002 - Daredevil
  • 2004 - George and the Dragon
  • 2005 - La insulo
  • 2005 - Sin City
  • 2006 - Ricky Bobby - König der Rennfahrer