Mike Bongiorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Citaĵo
 Amici ascoltatori, allegria!   Geamikoj spektantaj, ĝojon! 
— Mike Bongiorno, dum malfermado de siaj programoj

Michael Nicholas Salvatore BONGIORNO, pli fama kiel Mike Bongiorno (New York, 26-an de majo 1924Monte Carlo, 8-an de septembro 2009), estis usona televida prezentisto naturalizita itala.

Kune kun Pippo Baudo, Corrado, Enzo Tortora kaj Raimondo Vianello, li estis unu el la plej famaj homoj de la itala televido ekde ĝia naskiĝo.

Historio

Mike Bongiorno estis la filo de torina patrino, la patra avo, Michelangelo Bongiorno, estis elmigrulo el Campofelice di Fitalia. Dum la dua mondmilito, li estis kaptita de Gestapo kaj metis lin dorse kontraŭ la muron, sed li saviĝis ĉar li havis usonajn dokumentojn. Do la germanoj portis lin en la malliberejo de Sankta Vittore en Milano, kie restis ĝis 7 monatoj, por esti poste deportita unue al koncentrejo de Bolzano (kie estis atestanto de kruelaĵoj faritaj de Michael Seifert, kromnomo "Misha"), poste al koncentrejo aŭstria de Mauthausen. Li estis liberigita antaŭ ol la fino de la milito danke al ŝanĝo de militaj malliberuloj inter Usono kaj Germanio.

La nokto inter la 7-a kaj la 8-a de septembro 2009, li mortis je 85-aĝa, pro infarkto dum li estas en la hotelo Metropole de Monte Carlo por pasigi mallongan ferion[1][2][3].

Magistreco "pro honoro"

Dum aŭtuno 2007 Mike Bongiorno estis ordenita per magistro honoris causa pri televidilo, kino kaj aŭdvidea produko ĉe la IULM de Milano. Dum tia okazo, la 14-an de decembro, li faris lectio magistralis da 40 minutoj.

Verkaĵoj

  • Mike Bongiorno, La versione di Mike, Mondadori, 2007

Filmaro

Notoj

  1. Addio al re della tv italiana. È morto Mike Bongiorno, Sky TG 24, 8-an de septembro 2009
  2. Mike Bongiorno è morto a Montecarlo, la Repubblica, 8-an de septembro 2009.
  3. È morto Mike Bongiorno, Corriere della Sera, 8-an de septembro 2009.