Miklós Molnár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Molnár
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1922 (1922-01-04)
en Cehu Silvaniei
Morto 20-an de aprilo 1959 (1959-04-20) (37-jaraĝa)
en Kluĵo
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

MOLNÁR Miklós [MOLna:r], naskonomo Löwinger, estis hungara ekonomikisto naskita la 4-an de januaro 1922 en Cehu Silvaniei (hungare Szilágycseh) kaj mortinta la 20-an de aprilo 1959 en Kluĵo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Molnár Miklós estis laborservulo, lia familio estis deportita en 1944. Li diplomiĝis pri ekonomiko en la Universitato Bolyai de Kluĵo (1946), poste li doktoriĝis (Kv. 1947). Li prelegis en la Universitato Bolyai, estis kunlaboranto de revuoj Korunk kaj Probleme Economice. Okaze de la perforta unuigo de la hungarlingva kaj la rumana universitatoj de Kluĵo li memmortigis sekvinte sian kolegon László Szabédi.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Az iparfejlesztés kérdése Erdélyben 1848 előtt (Gazdaságtörténeti Tanulmányok 5. 1957).

Fonto[redakti | redakti fonton]