Miklós Patrubány
Miklós Patrubány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1952 (71-jaraĝa) en Mediaș |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Edz(in)o | Emese Zsigmond |
Okupo | |
Okupo | elektrika inĝeniero • politikisto • komputosciencisto |
Miklós PATRUBÁNY [patruba:nj] estas rumania hungara inĝeniero pri elektro, publicisto, politikisto. Li naskiĝis en Mediaș la 23-an de decembro 1952.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Miklós Patrubány diplomitiĝis en Kluĵo (1978). Li laboris en Bukareŝto (1976-78), poste estis scienca ĉefesploristo de Kalkulinstituto de Kluĵo (1978-92), gastprofesoro de la teknikuniversitato de Kluĵo (1979-84), posedanto-direktoro de 1992 de Praemium Kft. de Kluĵo. Li estis vicprezidanto de la Erdélyi Magyar Műszaki Tudományos Társaság (1990-92), respondeceldonisto de Magyar Kisebbség de 1996, prezidanto de Mondligo de Hungaroj de 2000. Li estis ano de la prezidantaro de RMDSZ (1991-92).
Libroj[redakti | redakti fonton]
- Totul despre microprocesorul Z80. I-II. (Mit tudhatunk a Z80-as mikroprocesszorról. 1989) kun suplemento de programkaseto.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- RMIL Arkivigite je 2016-04-16 per la retarkivo Wayback Machine