Mikrobiologia kultivado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maldekstre, Petri-pladoj kun bakteriaj kultivaĵoj en solida medio. Dekstre, tuboj kun kultivaĵoj en likva medio.

En mikrobiologio, kultivado estas metodo por atingi multobligon de mikroorganismoj, tiaj kiaj bakterioj en kiu oni preparas optimuman medion en laboratorio por helpi la deziratan procezon. Tia kultivado estas uzata kiel fundamenta metodo por la studo de la bakterioj kaj de aliaj mikroorganismoj kiuj okazigas malsanojn kaj por homoj kaj por aliaj animaloj; tiel ĝi iĝas grava fako kaj por medicino kaj por bestokuracado.[1]

Mikroorganismo estas "semebla" ĉu en likva medio ĉu en la surfaco de solida medio de agaragaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enfermedades infecciosas 6. Eld. Ángela Restrepo M., p. 14, en Google Libros alirita la 15-an de junio 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]