Mil kaj unu noktoj
Mil kaj unu noktoj estas kolekto de popolaj fabeloj (arabe : ألف ليلة وليلة Alf lajla ŭa-lajla, perse : هزارافسانه aŭ هزار و یک شبHezār-afsāna aŭ Hezaro jek ŝab), kiuj kreiĝis dum jarcentoj, de 800 aŭ 900 ĝis 1500 jaroj en diversaj regionoj de la orienta Araba Duoninsulo. Oni supozas, ke la origina nomo estis "Mil Fabeloj", kiel tion montras ĝia persa varianto. Sed tio ne signifas, ke ĝi enhavis ĝuste mil fabelojn. La vorto "mil" estis uzita kun la senco "multa". Pli malfrue oni komprenis la titolon rektsence kaj aldonis pliajn fabelojn por kompletigi la kolekton ĝis mil.
La rakontojn, fablojn kaj fabelojn de la verko unuecigas historio de la reĝo Ŝahriar kaj la filino de ĉekorta nobelo, Ŝehrazad. Senespera Ŝehrazad, atendanta sian mortpunon, ĉiunokte rakontadis fabelojn al la reĝo. Ĉe la mateniĝo, ŝi ĉesadis la rakonton en interesaj lokoj, por ĝin daŭrigi sekvontnokte. Tiamaniere ŝi penadis eviti sian punon.
La rakontojn oni klasifikas laŭ ilia enhavo kaj origino. La ĉefbazo estas hind-devenaj sorĉfabeloj; sekvas am-rakontoj kaj romanoj; malnovaj arabaj legendoj faras malgrandan parton de la kolekto; didaktikaj rakontoj; humuraj rakontoj kaj anekdotoj. Ili temas pri reĝoj, kalifoj, princoj, riĉuloj, komercistoj, simplaj homoj. Estas uzitaj arabaj poeziaĵoj.
Inter la personoj de la rakontoj troviĝas Aladino, Sinbado la Maristo kaj Ali Babo.
"Mil kaj Unu Noktoj" fariĝis konata tutmonde, post kiam la franca sciencisto kaj vojaĝanto J.A. Galland tradukis ĝin en la francan lingvon. Nun la verko estas tradukita en kelkajn dekojn da lingvoj de la mondo.
En Esperanto aperis
- Aladin aŭ la Mirinda Lampo, el Mil kaj Unu Noktoj. Tradukis George Cox. London: British Esperanto Association, 1908. 60 paĝoj.
- Ali Babo kaj kvardek rabistoj, el Mil kaj Unu Noktoj. Tradukis George Cox. London: British Esperanto Association, 1908. 24 paĝoj.
- Aventuroj de Kalifo Harun Alraŝid, el Mil kaj Unu Noktoj. Tradukis George Cox. London: British Esperanto Association, 1908. 32 paĝoj.
Eksteraj ligiloj
- The Thousand Nights and a Night. Traduko de Mil kaj unu noktoj de Richard Francis Burton (angle).
- Les Mille et une nuits. Traduko de Mil kaj unu noktoj (france).
- Tausendundeine Nacht. Traduko de Mil kaj unu noktoj (germane).
- Las mil y una noches. Traduko de Mil kaj unu noktoj (hispane).