Sinbado la Maristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sinbado en la valo de diamantoj

Sinbado la Maristo (perse سندباد, Sand-bâd) estas historia ciklo de la persa deveno pri maristo el Basra kaj liaj plenaj okazintaĵoj kaj vojaĝoj sur maroj de orienta marbordo de Afriko kaj sudo de Azio. Tiu ĉi ciklo enhavas 133 rakontojn el fabeloj Mil kaj unu noktoj en la angla traduko de Richard Francis Burton.

La rakontoj[redakti | redakti fonton]

Enkonduko: Sinbado la portisto kaj Sinbado la maristo[redakti | redakti fonton]

Mil kaj unu noktoj (alinome Arabaj noktoj), la kolekto da rakontoj, en kiu troviĝas la ciklo pri Sinbado (aŭ Sindibado), havas la formon de rakontoj parolitaj de la belega virino Ŝehrazad dum 1001 noktoj. Ĉiu rakonto devis kapti la intereson de reĝo Ŝahriar tiel, ke li deziru, ke la rakonto daŭriĝu la sekvintan vesperon, ĉar li ĵuris edzinigi virginon ĉiun nokton kaj mortpunigi ŝin la postan matenon pro sia konvinko, ke virino kun bona virto ne troveblas.

Je la fino de la 536-a nokto Ŝehrazad donas la enkondukon de la rakontoj pri Sinbado: en la tempo de Harun ar-Raŝid, kalifo de Bagdado, malriĉa portisto (iu, kiu laboras pri porti varojn por aliaj en bazaro kaj tra la urbo) paŭzas por ripozi sur benko ekster la portalo de domego de riĉa komercisto, kie li plendas al Alaho pri la maljusteco de la mondo, kiu permesas al la riĉuloj vivi lukse, dum li devas tre peni sed tamen resti malriĉa. La posedanto de la domo aŭdas kaj vokas la portiston, kaj malkovras, ke ambaŭ nomiĝas Sinbado. La riĉa Sinbado diras al la malriĉa Sinbado, ke li riĉiĝis "per bonŝanco kaj sorto" dum sep mirigaj vojaĝoj, pri kiuj li tiam rakontas.

Unua vojaĝo[redakti | redakti fonton]

Elspezinte la riĉaĵojn heredigitajn al si de sia patro, Sinbado vojaĝas sur la maro por trovi sian sorton. Li alteriĝas ĉe io, kio aspektas kiel insulo, sed montriĝas, ke tiu insulo efektive estas giganta fiŝo, en kiu arboj radikis. La fiŝego plonĝas profunden, la ŝipo foriras sen Sinbado, kaj savas Sinbadon preterpasanta barelo sendita de la graco de Alaho.

Sinbado alteriĝas ĉe alia insulo, kie la reĝo amikiĝas kun li kaj enoficigas lin kiel havenestron. Iun tagon poste la propra ŝipo de Sindibado alvenas al la haveno, li reprenas siajn varojn (ankoraŭ en la ŝipa kargejo), la reĝo donas al li riĉajn donacojn, kaj li revenas al Bagdado, kie li rekomencas vivon pri lukso kaj plezuro.

Je la fino de la rakonto, Sinbado la maristo donacas al Sinbado la portisto cent orajn monerojn, kaj petas al li reveni la postan tagon por aŭdi la sekvantan rakonton.

Dua vojaĝo[redakti | redakti fonton]

La duan tagon de sia rakontado (sed la 549-an vesperon de la rakontado de Ŝehrazad, ĉar ŝi interrompas sian rakonton iujn matenojn por inciteti la intereson de la murdema reĝo) Sinbado la maristo rakontas pri sia dua vojaĝo.

Sinbado maltrankviliĝas pro sia vivo pri lukso kaj veturas mare denove, "obsedate de pensoj pri vojaĝi ĉirkaŭ la mondo de homoj kaj vidi iliajn urbojn kaj insulojn". Li estas hazarde forlasata de siaj samŝipanoj ĉe nealirebla valo de grandegaj viperoj kaj eĉ pli gigantaj birdoj - la roĥoj - kiuj predas la viperegojn.

Kovras la fundon de la valo multaj diamantoj, kaj komercistoj rikoltas tiujn per ĵeti en la valon grandajn pecojn de viando, kiujn la roĥoj tiam alportas al siaj nestoj, kie la homoj forpelas ilin kaj kolektas la diamantojn fiksitajn al la viando. Lerta Sinbado rimenligas pecon de viando al sia dorso kaj estas portata al roĥnesto kun granda sako da valorindaj juveloj. Savite de la komercistoj el la nesto, li revenas al Bagdado, kaj vidas multajn mirindaĵojn survoje.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]