Milites Templi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Milites Templi ( latine; "soldatoj de la templo") estas papa buleo de la 9-a de januaro 1144, per kiu Papo Celesteno la 2-a konfirmis la regularon de la Templanoj.

La buleo instigas la klerikon subteni la templanojn kaj starigas la soldatordenon sub ilia protektado. Krome ĝi firmigas la agnoskon de la ordeno, kiel jam faris Inocento la 2-a en 1139 per la buleo. Ĝi instigas katolikojn subteni finance la ordenon kontraŭ absolvo aŭ indulgo.

La templanoj ricevis aldonajn privilegiojn per tiu buleo, tiel la rajton okazigi meson unufoje jare en regionoj, kiuj staris sub interdikto (eklezia malpermeso).

Tiu buleo, kune kun Omne datum optimum kaj Militia Dei kreis la bazon por la sukceso de la Templanoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj