Miloš Forman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miloš Forman

Miloš FORMAN (naskiĝis la 18-an de februaro 1932 en Čáslav, Ĉeĥio) estas usona filmreĝisoro de ĉeĥa deveno.

Liaj unuaj filmoj estiĝis en Ĉeĥio ĉeĥlingve (Amoj de unu blondulino, Incendias, mia karulino), post foriro al Ameriko lin famigis filmoj anglalingvaj (Haroj, Flugo super la kukola nesto, Amadeus).

Filmoj

  • 1960 Laterna magika II
  • 1963 Kdyby ty muziky nebyly (Se ne ekzistus tiuj danc-amuzoj)
  • 1963 Konkurs (Konkurso)
  • 1964 Černý Petr (Nigra Petro)
  • 1965 Dobře placená procházka (Bone salajrita promeno) (TV)
  • 1965 Lásky jedné plavovlásky (Amoj de unu blondulino)
  • 1967 Hoří, má panenko (Incendias, mia karulino)
  • 1971 I Miss Sonia Henie (1971)
  • 1971 Taking Off (1971)
  • 1973 Visions of Eight (1973)
  • 1975 One Flew Over the Cuckoo's Nest (Flugo super la kukola nesto)
  • 1979 Hair (Haroj)
  • 1981 Ragtime (1981)
  • 1984 Amadeus (1984)
  • 1989 Valmont (1989)
  • 1996 The People versus Larry Flynt (La popolo kontraŭ Larry Flynt)
  • 1999 Man on the Moon (Homo sur la Luno)