Ministraro kvara de Angela Merkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ministraro kvara de Angela Merkel
Angela Merkel
Angela Merkel
federacia kabineto de Germanio
Jurisdikcio Germanio
Partoprenanta Ursula von der LeyenOlaf ScholzHorst SeehoferHeiko MaasPeter AltmaierKatarina BarleyChristine LambrechtHubertus HeilAnnegret Kramp-KarrenbauerJulia KlöcknerFranziska GiffeyJens SpahnAndreas ScheuerSvenja SchulzeAnja KarliczekGerd MüllerHelge Braun vd
Dum 14-a de marto 2018 - 8-a de decembro 2021
Antaŭulo Ministraro tria de Angela Merkel
Sekvanto Ministraro de Olaf Scholz
vdr

La kvara ministraro de Angela Merkel estis la federacia registaro de Germanio, kiu oficis ekde la 14-a de marto 2018, la tago de ofica ĵuro, dum la 19-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag sekve de la parlamenta baloto en Germanio 2017. Ĝi oficis ĝis la 8-a de decembro 2021 kaj estis sekvata de ministraro de Olaf Scholz. Estrata de la kristandemokratino Angela Merkel - la unua kancelierino, ĝi estis subtenata de registara koalicio de la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU) plus la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD).

subskribo de la koalicia interkonsento la 12-an de marto 2018 en Berlino

La ministraro havas la adjektivon "kvara", ĉar jam dum la antaŭaj 16-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter novembro 2005 kaj 2009 la nacia registaro "unua" estis estrata de Angela Merkel, same en koalicio inter la partioj CDU, CSU kaj SPD, kaj ankaŭ dum la 17-a periodo de la asembleo inter novembro 2009 kaj decembro 2013 - tiam tamen la regigaro "dua" estis koalicio inter la konservativaj partioj CDU kaj CSU plus la Libera Demokrata Partio (FPD), kiu en la baloto de 2013 unuafoje en la historio de la parlamento Bundestag ne atingis minimumon de 5 procentaĵoj da voĉdonoj kaj sekve ne reprezentiĝis en la 18-a parlamenta periodo, tiel ke la Ministraro tria de Angela Merkel inter 2013 kaj 2018 estis denove konsistis nur el la konservativuloj CDU kaj DCU (la "nigruloj") kaj la socialdemokratoj (la "ruĝuloj").

En 2017 la liberaluloj denove estis en la parlamento kaj unue en aŭtuno 2017 larĝe diskutiĝis koalicio inter la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU), la "nigruloj", kun la liberala partio (FPD), la "flavuloj" kaj la ekologia partio Alianco '90/La Verduloj, do "la verduloj" - tiun koalicion inter partiaj koloroj nigra, flava kaj verda oni kutime en Germanio nomas "Jamajko-koalicion", ĉar la koloroj dominas la flagon de la karibia ŝtato. Tamen finfine la socialdemokratoj forlasis sian pozicion nun nepre voli esti en la opozicio, por kritikante pli profiligi sin en la amaskomunikiloj, kaj fine daŭriĝis la koalicio "nigra-ruĝa" de la konservativuloj kaj la socialdemokratoj (la "ruĝuloj") - tiun koalicion en Germanio oni ne nomas "Trinidado kaj Tobago-koalicio" laŭ la koncerna karibia flago, eble ĉar al la konservativuloj malplaĉus, ke tiu simbolo signifus tro da ruĝo kaj nur mallarĝan strion da nigro.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Ofico Nomo Partio
Federacia Kancelierino
Angela Merkel CDU
Federacia ministro pri financo, vickanceliero
Olaf Scholz SPD
Federacia ministro pri interno
Horst Seehofer CSU
Federacia ministro pri eksteraj rilatoj
Heiko Maas SPD
Federacia ministro pri ekonomio kaj teknologio
Peter Altmaier CDU
Federacia ministrino pri justico ĝis junio 2019
Katarina Barley ĝis foriro
al la Eŭropa parlamento
SPD
Federacia ministrino pri justico ekde junio 2019
Christine Lambrecht SPD
Federacia ministro pri laboro kaj socialaj aferoj
Hubertus Heil SPD
Federacia ministrino pri defendo ĝis julio 2019
Ursula von der Leyen ĝis foriro
al la Eŭropa komisiono
CDU
Federacia ministrino pri defendo ekde julio 2019
Annegret Kramp-Karrenbauer CDU
Federacia ministrino pri nutrado kaj agrokulturo
Julia Klöckner CDU
Federacia ministrino pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj
Franziska Giffey ĝis majo 2021 SPD
Federacia ministrino pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj
Christine Lambrecht ekde majo 2021
aldone al la posteno pri justico
SPD
Federacia ministro pri sano
Jens Spahn CDU
Federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo
Andreas Scheuer CSU
Federacia ministrino pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco
Svenja Schulze SPD
Federacia ministrino pri eduko kaj esploro
Anja Karliczek CDU
Federacia ministro pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo
Gerd Müller CSU
Federacia ministro pri specialaj taskoj, ĉefo de la federacia kancelierejo
Helge Braun CDU