Mino Bingham Canyon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mino Bingham CanyonMino de Kanjono Bingham, en angla origine Bingham Canyon Mine, plej ofte konata kiel Kennecott Copper Mine inter lokanoj,[1] estas instalaĵaro de subĉiela minado kiu ekstraktas grandan kuŝejon el porfira kupro sudokcidente de Sallagurbo, Utaho, Usono, ĉe la Montoj Oquirrh. La mino estas posedo de Rio Tinto Group, internacia minada kaj minesplora kompanio kun sidejo en Britio kaj nomo el areo en sudokcidenta Hispanio kie komencis ties funkciado. La kupra agado en la mino Bingham Canyon estas admiistrata pere de la entrepreno Kennecott Utah Copper Corporation kiu funkciigas la minon, koncentrigan fabrikon, fandejon, kaj rafinejon. La mino estis produktanta ekde 1906, kaj ĝi rezultis en la kreado de subĉiela minejo ĉirkaŭ 0.6 mejlojn (0.97 km) profunda, 2.5 mejlojn (4 km) larĝa, kaj kovranta 1,900 akreojn (770 ha). Ĝi estis deklarita Nacia Historia Loko en 1966 laŭ la nomo Bingham Canyon Open Pit Copper Mine.[2] La mino suferis amasan tergliton en Aprilo 2013 kaj pli malgrandan gliton en Septembro 2013.[3]

Panoramo de la minoj de Utah Copper Company kaj de Boston Consolidated Mining Company en 1907.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kennecott Copper Mine recovering faster than predicted. The Salt Lake Tribune. Alirita 28a de Aprilo 2015.
  2. "Bingham Canyon Open Pit Copper Mine". National Historic Landmark summary listing. National Park Service. [1] Arkivigite je 2009-03-23 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2008-07-12.
  3. Second landslide hits Rio's Bingham Canyon mine, 100 workers evacuated 16a de Septembro 2013

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala
  • Broŝuro de Kennecott Utah Copper Mine (distribuita al vizitantoj), date Septembro 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]