Miristikino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Struktura formulo

Miristicino (3-metoksi-4,5-metilendioksi-alilbenzolo) estas organika kombinaĵo, senkolora volatila oleo, kiu troviĝas nature en la volatila oleo de la muskato kaj malplie en la aneto kaj la petroselo.

Ĝia formulo estas C11H12O3, molekula maso 192,211 g/molo, denso 1,1437 g/cm³ (20 °C), meldopunkto 25 °C, bolpunkto 173 °C.

Ĝi estas natura insekticido kaj havas ankaŭ neŭrotoksan efikon. En granad kvanto kaŭzas halucinogenaj sentojn. Ĝi malforte malhelpas funkciadon de la enzimo monoamin-oksidazo.