Mirlande Manigat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mirlande MANIGAT (n. en Miragoâne, 3an de novembro, 1940) estas haitia politikistino kaj kandidato en la Haitia ĝenerala balotado de 2010. Ŝi estas edzino de iama prezidento Leslie Manigat.[1]

Ŝi studis unue en Haitio kaj poste en Parizo, nome doktoriĝis en 1968 en Sorbono. Ŝi estis en multaj universitatoj kaj profesoris pri juro.

Ŝi verkis multe pri politiko, konstitucioj, politiko en Haitio, virinoj, ktp. Ŝi estas membro de la partio RDNP. Ŝi estas senatano.

Pri familia vivo ŝi estas edzino de eksprezidento, patrino kaj avino.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. [1]