Misio Kepler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La teleskopo Kepler

Misio Kepler (anglalingve "Kepler Mission") estas kosma teleskopo farita de NASA, uzata por serĉi terecajn planedojn orbitantajn aliajn stelojn. Utiligante kosman fotometron disvolvita de NASA, ĝi observos la brilecon de pli ol 100.000 steloj dum 3,5 jaroj por detekti periodajn transirojn de stelo de ĝiaj planedoj. La misio estas nomata pro germana astronomo Johannes Kepler.

Kepler estas misio sub la program Discovery de NASA, por fari malaltakostajn, fokusitajn sciencajn misiojn. La misia disvolvado estis administrita de le Jet Propulsion Laboratory. La flugsistemo de Kepler estis disvolvita de Ball Aerospace & Technologies Corp.

La Kepler-raketo lanĉis la 6-an de marto, 2009, je 22:49 EST (7-a de marto, 03:49 UTC).