Moŝavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moŝavo (hebree מושב, do Moŝav, plurale Moŝavim) estas kooperative organizita agrikultura loĝloko en Israelo. La moŝavo estas unu el la tri ĉefaj tipoj de agrikulturaj kooperativoj de la juda cionisma movado: la aliaj du, pli fruaj tipoj estas la moŝavao (atentu: ne miksu la du similajn vortojn) kaj la iom pli posta kibuco. La moŝavo do estas la plej juna kaj hodiaŭ la plej ofta el tiuj tri tipoj: nuntempe ekzistas 400 moŝavoj.

Moŝavo kaj kibuco

La koncepto de moŝavo ekestis el malkontento pri la pli malnovaj kibucoj. La socialisma karaktero de tiuj agrikulturaj komunumoj al la fondintoj de la unuaj moŝavoj ŝajnis tro malliberiga. En la novaj moŝavoj tial, kontraste al en la kibucoj, individuaj interesoj kaj bezonoj, kaj precipe privata posedaĵo, ne estis malpermesaĵoj. La moŝavoj kontraste dekomence karakteriziĝis pro tio, ke ĉiu familio havis sian propran hejmon, kun individua mastrumo (kuirado kaj manĝado, vestolavado kaj purigo de la hejmo) kaj kun parcelo da propre posedata grundo, kie la familianoj proprarespondece kultivis manĝaĵojn. La maŝinoj tamen estas komunuma posedo, ankaŭ la aĉeto kaj vendo de la produktoj okazu kooperative. La decido, kiujn legomojn aŭ fruktojn aŭ grenojn kultivi sur la propra grundo, havas ĉiu familio individue.

Historio

La unua moŝavo fondiĝis dum la jaro 1921 en la ebenaĵo Jesreel. Dum la sekvaj jardekoj sekvis pli kaj pli da: dum la momento de la fondiĝo de la israela ŝtato dum la jaro 1948 jam ekzistis 60 moŝavoj, kaj ĝis la jaro 1967 la nombro altiĝia al preskaŭ 350. Ekde la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento krome planiĝis moŝavoj kiel centraj lokoj, en kiu koncentriĝis centraj servoj por la enloĝantoj de la regionaj moŝavoj, por povi pli ekonomie oferti ilin: en tiaj centraj moŝavoj estis klinikoj, superaj lernejoj, specialaj metiejoj kaj riparejoj, fabrikoj kaj laborgrupoj por pakado kaj dissendo de la produktoj.

Nuntempe multaj, precipe etaj moŝavoj luktas pri sia ekonomia ekzisto. Kelkaj farmistoj tial havas kromajn postenojn ekster siaj vilaĝoj. Alia solvoprovo de la ekonomiaj problemoj estas pligrandigi la moŝavojn kaj aparte pligrandigi la areon da persona grundo po familio, por ebligi pli efikan agrikulturadon. Krome la kooperativaj servoj reduktiĝas kaj la familioj ricevas pli kaj pli da respondeco: Tial la moŝavoj tendence pli kaj pli iĝas "normalaj vilaĝoj", kompareblaj al tiuj en aliaj landoj.

Moŝav ŝitufi

Krom la historiaj moŝavaoj, la socialismaj kibucoj kaj la kooperativaj moŝavoj ankoraŭ ekzistasj miksaĵoj el la konceptoj de kibuco kaj moŝavo, ĉefe la koncepto de moŝav ŝitufi: Tie la kultivado de manĝaĵoj sur la kampoj okazas komune (kiel en kibuco), sed tamen ĉiu familio (kiel en moŝavo) havas sian propran hejmon kaj mastrumon. La unua moŝav ŝitufi jam fondiĝis dum la jaro 1936, kaj daŭre iuj komunumoj vivas laŭ tiuj principoj.