Moderna epoko
La Moderna epoko (aŭ simple: la moderno) estas unu el la tri grandaj epokoj de okcidenta historio:
antikva epoko - mezepoko - moderna epoko. Ĝi sekvas la eŭropan mezepokon kaj daŭras ĝis hodiaŭ.
Historiistoj malkonsentas pri la ekzakta dato de la komenco de la moderna epoko:
- ĉu la konkero de Konstantinopolo (1453)
- ĉu la alveno de Kolumbo en Ameriko (1492) kiel simbolo de la Epoko de Malkovroj
- ĉu la reformacio de Martin Luther (1517)
- ĉu renesanco, humanismo, libropresado
- aŭ ĉu jam la granda pestepidemio (1347 ĝis 1353) markas ĝian komencon?
Multaj historiistoj akceptas la jaron 1500 kiel ekon de la nova erao.
Subdivido
Ene de la moderna epoko oni distingas jenajn fazojn:
- la frua moderna epoko
de la malkovro de Ameriko 1492 ĝis la franca revolucio 1789 - la pli nova moderna epoko
de la franca revolucio 1789 ĝis la Oktobra revolucio (1917) kaj la fino de la Unua mondmilito (1918) - la nuntempa epoko
poste
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Egon Friedell: Kulturgeschichte der Neuzeit. Die Krisis der europäischen Seele von der schwarzen Pest bis zum Weltkrieg. 3 Bde., Beck, München 1927–1931 (de)