Egon Friedell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Egon Friedell

Egon FRIEDELL (naskita Egon FRIEDMANN la 21-an de januaro 1878 en Vieno; mortis la 16-an de marto 1938 en Vieno) estis aŭstra verkisto, ĵurnalisto, aktoro, kabaredisto kaj teatro-kritikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Friedell estis la tria infano de Moriz Friedmann, juda fabrikanto de silkaĵoj, kaj lia edzino Karoline (nask. Eisenberger). La patrino forlasis la familion, kiam Friedell havis unu jaron. En 1887 la geedzoj divorciĝis. En Wien li studis filozofion. Inter 1912-14 li frekventis la kulturan rondon Akademischen Verband für Literatur und Musik in Wien, kies estro Robert Müller organizis kun li i.a. matineon pri Peter Altenberg.

Literature Friedell furoris antaŭ ĉion per siaj eseoj (Kleine Porträtgalerie, postmorte 1953) kaj per aforismoj (Steinbruch, vermischte Meinungen, 1922). Li iĝis centra kapo de la vienaj felietonoj. Por la kabaredejo Fledermaus li verkis kun Alfred Polgar i.a. la tre sukcesan farson Goethe. Eine Szene (1908). Altenberg li traktis per Ecce Poeta (1912), la italan literaturon per Von Dante bis D’Annunzio (1915). En 1920 eldonitis la dramo Die Judastragödie.

Popularigo de kulturhistoriaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ege famiĝis Friedell per ĝis nun fascina, trivoluma kulturhistorio Kulturgeschichte der Neuzeit (1927-31) kiu eseostile provas klarigi multajn novajn historiajn konektojn kaj kiu igis Thomas Mann titoli ties verkinton impona stilisto de la germana lingvo. Nur postmorte (1950) oni publikigis la kulturhistorion pri la antikveco Kulturgeschichte des Altertums en du volumoj. Post la okupo de Aŭstrio fare de la germana Wehrmacht Friedell sinmortigis lin, nur du tagojn post la t.n. Anschluss. Postmorte aperis krome la kolekto Abschaffung des Genies (1982) kaj Selbstanzeige (1983).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Haage: Der Partylöwe, der nur Bücher fraß. Egon Friedell und sein Kreis. Claassen, Hamburg 1971.
  • Klaus Peter Dencker: Der junge Friedell. Dokumente der Ausbildung zum genialen Dilettanten. Beck, München 1977.
  • Heribert Illig: Schriftspieler – Schausteller. Die künstlerischen Aktivitäten Egon Friedells. Dissertation. Löcker, Wien 1987, ISBN 3-85409-105-2.
  • Roland Innerhofer: Kulturgeschichte zwischen den beiden Weltkriegen. Egon Friedell. Böhlau, Wien 1990.
  • Heribert Illig: Karriere ist Armut an Ideen. In Sachen Innerhofer.Mantis Verlag, Gräfelfing 1993, ISBN 3-928852-04-3
  • Wolfgang Lorenz: Egon Friedell. Momente im Leben eines Ungewöhnlichen. Eine Biographie. Ed. Raetia, Bozen 1994, ISBN 88-7283-054-0.
  • Gernot Friedel: Egon Friedell – Abschiedsspielereien. Romanbiographie. Molden, Wien 2003, ISBN 3-85485-093-X.
  • Bernhard Viel: Egon Friedell: Der geniale Dilettant. C. H. Beck, München 2013, ISBN 978-3-406-63850-3.
  • Hans Veigl: Mit Goethe im Nacht-Cabaret. Egon Friedell zwischen Kleinkunst und Kulturgeschichte". Österreichisches Kabarettarchiv, Graz 2013, ISBN 978-3-9501427-3-0.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1978: Egon Friedell. Kauz, Dilettant und Genie. Eine Produktion des Saarländischen Rundfunks/Fernsehen 1978 (60 Minuten). Buch und Regie: Klaus Peter Dencker
  • 2003: Ich spotte, auch wenn ich dafür bluten muss. Die zwei Seiten des Genies der Kulturgeschichte Egon Friedell, en: Deutsches Literaturarchiv, Marbach), 1 Videokassette (VHS, 25 min.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]