Moldovița

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Moldoviţa (moldovica) (hungare: Kiskárolyfalva, germane: Steuerdorf) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Moldova Nouă. En 1910 ĝi havis 407 loĝantojn (rumanoj); en 1992 333 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1773. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Krassó-Szörény vármegye). Administre ĝi apartenas al Moldova Nouă.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo de Moldoviţa
Parto de monaĥejo de Moldoviţa
Ekstera bildo en monaĥejo de Moldoviţa

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Proksime de vilaĝo Vatra Moldovitei troviĝas la mondfama monaĥejo (klostro) Moldovita. Ĝi estis fondita de regnestro Petru Ráreş (li regis inter 1527-1538). La murego de la monaĥejo estas 5m alta kaj 1,5m larĝa. Ĝiaj tri flankoj ankaŭ nun staras kaj la embrazuroj montras, ke iam la monaĥejo servis ankaŭ militcelojn. Meze de la ĉirkaŭbarita placo staras la preĝejo de Petru Rareş, konstruita en 1532.

La eksteraj muroj de la preĝejo estas tute kovritaj de murpentraĵoj (freskoj). Sur la norda muro la freskoj ne rezistis al la vetero, sed kelkaj scenoj ankaŭ nun estas videblaj. Sur la suda muro la pentraĵoj bone konserviĝis. En la mezo troviĝas la fresko, kiu figuras simbole la korpan kaj spiritan genealogion de Jesuo Kristo: unuparte Liajn praulojn kaj aliparte tiujn, kiuj profitis Lian alvenon. Oni povas vidi ne nur la judajn profetojn, sed ankaŭ la grekajn kaj arabajn saĝulojn ( Selim, Sophokles, Platon, Aristoteles, Pytagoras). Similan simbolan figuradon la arthistorio konas nur en Francio. Alia fresko sur la suda muro estas la "Himno al Sankta Maria". La himno havas 24 strofojn kaj estis skribita de Sergej, patriarko de Konstantinoplo, dankante ke Sankta Maria savis Konstantinoplon de persa konkero en 626. La freskoj prezentas la 24 strofojn de la himno.

Sur la kolonoj de la malfermita vestiblo (portiko) oni povas vidi la portretojn de Sankta Georgo, Sankta Demetrio, Sankta Merkurio ktp. Sur la interna muro de la malfermita vestiblo estas la fresko "Lasta juĝo" Ĝia aparta interesaĵo estas, ke inter la animoj, kondamnitaj al damno troviĝas Kajafo, Mohamedo, katolikaj kaj paganaj imperiestroj. Sur la timpano de la interna vestiblo estas la fresko "Dolora Sankta Virgulino" La freskoj de la internaj muroj prezentas bibliajn scenojn, okazintaĵojn el la vivo de sanktuloj kaj eminentuloj el Bizanco. Unu el la freskoj prezentas Petru Rareş kun sia familio.

En la nordokcidenta parto de la konstruaĵkomplekso staras la trezorejo konstruita inter 1610-1612. Ĝi estis loĝejo por la regnestroj, respektive por la episkopoj kaj ĉi tie oni gardis la valoraĵojn de la monaĥejo. La partero havas 5 ejojn, sur la etaĝo estas 3 ejoj kaj malgranda fajroturo de kie malfermiĝas bela landvidaĵo de la valo de Moldoviţa rivereto".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]