Molla Bjurstedt Mallory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Molla Bjurstedt Mallory
En 1909.
En 1909.
Persona informo
Naskonomo Anna Margrethe Bjurstedt
Naskiĝo 6-an de marto 1884 (1884-03-06)
en Mosvik Municipality
Morto 22-an de novembro 1959 (1959-11-22) (75-jaraĝa)
en Stokholmo
Ŝtataneco UsonoNorvegio
Familio
Frat(in)o Valborg Bjurstedt
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Molla Bjurstedt Mallory (naskiĝis la 6-an de marto 1884 en la norvegia urbeto Moswik, nun la suda parto de la komunumo Inderøy, je la nomo Anna Margrethe Bjurstedt, mortis la 22-an de novembro 1959 en Stokholmo) estis norvegia eksa mondfama tenisistino. Post akiro de aldona usona ŝtataneco, ŝi gajnis rekordon de ok unuopaj titoloj ĉe la Usona Ĉampionado, kio do egalas al 8 titoloj en la kvar tutmonde pintaj tenisturniroj, nomataj Granda Ŝlemo. Ŝi estis la unua virino reprezentanta Norvegion ĉe la Someraj Olimpikoj.