Molokai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orienta Molokai kun parto de Kamakou kaj la arbarrezevejo Molokai.

Molokai estas insulo de Havajo. Ĝi estas 61 por 16 km granda, kun terareo de 673.40 km². Pro tio ĝi estas la kvina plej granda el la ĉefaj Havajaj Insuloj kaj la 27a plej granda insulo en Usono.[1] Ĝi kuŝas oriente de Oahu tra la markolo Kaiwi 40 km amplekse kaj norde de Lanai, separate el ĝi fare de la markolo Kalohi. La lumoj de Honolulu estas videblaj nokte el la okcidenta pinto de Molokai, dum najbaraj Lanai kaj Maui estas klare videblaj el ĉie laŭlonge de la suda marbordo de la insulo.

Molokai estis konata kiel longtemoa rezidejo de Patro Damiano de Veuster,belga pastro kaj kanonizita katolika sanktulo kiu zorgis suferantojn de la Malsano de Hansen, konata ankaŭ kiel lepro. Historie malgranda norda marborda leprokolonio en Molokai, nome Kalaupapa, estis la loko kie suferantoj de la malsano de Hansen estis devigitaj al kvaranteno fare de la Havaja registaro, sed ne estas aktivaj kazoj de tiu malsano de Hansen en Molokai nune. Tiuj kiuj plue loĝas en la setleĵo estas iamaj pacientoj kiuj elektis resti tie post kiam la apartiga politiko estis nuligita en 1969.[2][3]

La unua eŭropa maristo kiu vizitis la insulon estis la britia kapitano George Dixon en 1786.

21°08′N 157°02′W  /  21.133°N, 157.033°U / 21.133; -157.033 (Molokai)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Table 5.08 - Land Area of Islands: 2000. 2004 State of Hawaii Data Book (2004). Alirita 2007-07-23.
  2. "Kalaupapa National Historical Park - Hansen's Disease Patients at Kalawao and Kalaupapa (U.S. National Park Service)." U.S. National Park Service - Experience Your America. Retejo 19a Nov. 2009.
  3. Kalaupapa, Molokai, Hawaii - Father Damien. Alirita 2009-09-29.