Monda Konsilio de Eklezioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monda Konsilio de Eklezioj - angle World Council of Churches, france Conseil œcuménique des Églises, germane Weltkirchenrat (aŭ Ökumenischer Rat der Kirchen), hispane Consejo Mundial de Iglesias - fondiĝis la 23-an de aŭgusto 1948 kaj ekde tiam konsideriĝas la centra organizaĵo por la kristanisma ekumeno. Temas pri tutmonda ligo de momente 349 membraj eklezioj en pli ol 120 ŝtatoj sur ĉiuj kontinentoj de la tero.

Organiza formo

La organizaĵo konsistas el unuopaj eklezioj kaj unuiĝoj de pluraj eklezioj, kiuj konsentis pri la baza deklaracio de la konsilio, formale akceptiĝis kiel membroj kaj de tiam daŭrigis sian membrecon. Por membrostato ekzistas kaj teologiaj kaj organizaj antaŭkondiĉoj. [1]

La organizaĵo havas sian sidejon en Ĝenevo (Svislando). Decidoj de la konsilio kutime baziĝas sur konsento, do ne per simplaj voĉdonoj. Eblaj formoj de konsento estas

  • unuanima decido,
  • la plimulto aktive konsentas, dum la malplimulto kontentiĝas per tio, ke ampleksa kaj justa diskuto okazis, kaj ne protestas, aŭ
  • ekzistas konsento pri tio, ke ne povas esti akirita decido kaj ke ekzistas forte malsamaj opinioj pri la diskutata temo - la malsamaj opinioj fiksiĝas en la protokolo.

Membraj eklezioj

Membroj estas la plej multaj grandaj kristanaj eklezioj de la la ortodoksa, anglikana, prakatolika, luterana, reformita, unia kaj metodista tradicioj. [2].

Multaj el la malgrandaj evangeliismaj eklezioj, ankaŭ la plej multaj eklezioj el la Pentekosta Kristanismo ne estas membroj. Ankaŭ la Adventistoj ne membras, sed partoprenas kiel observantoj en la kunsidoj kaj konferencoj.

Referencoj

  1. konstitucio kaj statuto de la Monda Konsilio de Eklezioj (jen germanlingve), 2006
  2. listo de la membraj eklezioj (anglalingve)

Eksteraj ligiloj

greke retejo de la Monda Konsilio de Eklezioj greke retejo de la konsilia asembleo