Monica Zetterlund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monica Zetterlund

Monica Zetterlund (IFA: [ˌmoːnika ˈsɛtːəɹlɵnd], * 20-an de septembro 1937 en Hagfors; † 12-an de majo 2005 en Stokholmo; denaska Monica Nilsson) estis sveda kantistino kaj aktorino.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Zetterlund kunlaboris en pli ol 20 kinofilmoj kaj televidserioj, inter ili je 1971 en Utvandrarna [elmigrintoj] ĉe-flanke de Liv Ullmann kaj Max von Sydow. Krome ŝi estis renoma ĵazkantistino. Per la titolo En gång i Stockholm ŝi partoprenis en 1963 la Eŭrovido-Kantokonkurson, reprezentante Svedujon. Sen ajna poento ŝi rikoltis nur la lastan rangon. Tio tamen ne difektis ŝian popularecon en ŝia hejmlando. Kiel ĵazkantistino ŝi havis unuajn sukcesojn kun saksofonisto Arne Domnerus inter 1958 kaj 1960, post kiam ŝi kiel novgeneracia kantistino estis prezentinta en la bando de siaj gepatroj kaj ĉe Ib Glindemann. Festivaloj en tuta Eŭropo renkontigis ŝin kun la usonaj gastmuzikistoj Lucky Thompson, Kenny Clarke, Thad Jones, Zoot Sims kaj Red Mitchell. Kun multaj ŝi ankaŭ laboris en la studioj. Ŝi surdiskigis nur malmultajn ĵazpecojn, kiuj tamen estas ideoriĉaj. Ŝia plej fama albumo estas la disko por beldonejo Philips kun Bill Evans, kies Waltz for Debby ŝi tute novmaniere interpretis. Kun Quincy Jones ŝi sonregistris kelkajn elstarajn albumojn je ŝanĝiĝantaj instrumentistaroj. Ŝia albumo „Swedish Sensation“ kunigas la plej bonajn svedajn ĵazmuzikistojn.

Komence de la 1970-aj jaroj ŝi muzikis pli komerceme kaj surdiskigis inter Winchester Cathedral kaj My Sweet Lord ĉiom ajn da popmuziko. Ŝia povo je tio nur maloftege ekbrilis. Krome la nombro de svedaj pop- kaj popolmuzikaj kantoj pligrandiĝis, per kio ŝi rikoltis monsukceson, tamen kio ankaŭ fortimigis ĵazfervorulojn. Nur la kunlaboro kun Zoot Sims kaj Red Mitchell rekondukis ŝin en la klubejojn inter Stokholmo, Malmö kaj Uppsala.

Pro grava skoliozo-malsaniĝo Monica Zetterlund retiriĝis en 1999 de la scenejo. La 12-an de majo 2005 ĝi perdis sian vivon pro brulo en ŝia stokholma loĝejo. En 2006 ŝi ricevis postmorte la premion Django d’Or kiel Mitulo de ĵazo.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Swedish Sensation Columbia SEGS 47 (LP), EMI (S) 475061-2 (CD), Dragon 171
  • Waltz for Debby (kun Bill Evans), Philips 6378 508 (ankaŭ aperis kiel lumdisko)
  • The Lost Tapes RCA (G)2136332-2 (CD)
  • Det finns dagar BMG Sweden (CD)1997
  • Monica Zetterlund sjunger Olle Adolphson Phontastic 1999 (CD)
  • Varsamt BMG Sweden 1991(CD)
  • Sakta vi gå genom stan Philips 510 046-2 (CD) 1991
  • Nu är det skönt att leva EMI Svenska AB 1364492(CD) 1971/1992

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]