Mononoke Hime (filmo)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
"Princino Mononoke"
Originala titolo もののけ姫
Mononoke Hime
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Daŭro 133 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) MIYAZAKI Hayao
Produkto Studio Ghibli

Mononoke Hime (japane: もののけ姫 [mononoke-hime], "Princino Mononoke") estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 1997.

"Mononoke" ne estas nomo, la japana "mononoke" signifas fantomo/spirito/monstro.

La reĝisoro estis Miyazaki Hayao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaishi Jō.

Enhavo

[redakti] Intrigo

La rakonto situas en fantazia mondo simila al Japanio antaŭ ĉirkaŭ 500 jaroj. La juna princo Aŝitaka de la tribo de la Emiŝi estas vundita kaj venenita dum li provas protekti kelkajn junulinojn kontraŭ monstra spirito el la arbaro. Pro tio li devas forlasi sian hejmlandon kaj li komencas serĉi rimedon kontraŭ sian malsanon. Baldaŭ li troviĝas meze de granda batalo inter la supernaturalaj spiritoj de la arbaro protektante la arbaron, kaj la homoj kiuj volas uzi la riĉaĵojn de la arbaro por konstrui civilizacion. La fortoj de la arbaro estas kondukataj per homa junulino, "princino Mononoke", kiu adoptiĝis per la lupa "diino Moro" kaj konsideras ŝin mem lupino.

[redakti] Ĉefaj personoj

  • Aŝitaka ( アシタカ [aŝitaka])
Juna princo de la popolo de la Emiŝi, la protagonisto de la filmo. Lia nomo laŭvorte signifas "ĉu (estos) morgaŭ?".
  • San ( サン [san])
Junulino vivanta kun la lupaj dioj en la arbaro
  • Baronino Eboŝi ( エボシ御前 [eboŝi-omae])
Fondintino kaj ĉefo de la metalurgia vilaĝo
  • Diino Moro ( モロの神 [moro no kami])
Lupa diino kaj adopta patrino de San
  • Gonza ( ゴンザ [gonza])
Sekvantulo de Baronino Eboŝi, li estras la gardistojn kaj la bovgvidantojn
  • Kōroku ( 甲六 [kōroku])
bovgvidanto vundita en la batalo kontraŭ la lupoj
  • Toki ( トキ [toki])
Kuraĝa virino en la metalurgia vilaĝo, edzino de Kōroku
  • Monaĥo Ĝiko ( ジコ坊 [ĝiko-bō])
Elsendita per la unio de la majstroj, li volas la kapon de Ŝiŝigami
  • Ĉefo Okkoto ( 乙事主 [okkotonuŝi])
Apra dio el Kjūŝūo, li postulas la militon kontraŭ la homaro
  • Ŝiŝigami / Didarabotĉi ( シシ神 [ŝiŝigami] / ディダラボッチ [didarabotĉi])
Granda dio de la bestoj de la arbaro (taga / nokta formo)

[redakti] Filmo

La filmo Mononoke Hime aperis en 1997 en Japanio en la kinoj kaj enportis 19,3 miliardojn jenojn (ĉirkaŭ 180 milionoj usonaj dolaroj). Kun 14,2 milionoj kinaj aspektantoj en Japanio tiu filmo iĝis nombro 1 de ĉiuj filmoj, superita 2001 nur de alia filmo de Miyazaki: La vojaĝo de Ĉihiro.

Mononoke Hime aperis en 1997 ankaŭ en LD (laserdisko), kaj en 1999 en kelkaj Usonaj kinoj, poste tiu filmo aperis en DVD sinkronigita en multaj lingvoj.

[redakti] Titolo en aliaj lingvoj

lingvo titolo signifo
angla Princess Mononoke princino Mononoke
ĉeĥa Princezna Mononoke princino Mononoke
finna Prinsessa Mononoke princino Mononoke
franca Princesse Mononoké princino Mononoke
germana Prinzessin Mononoke princino Mononoke
greka Πριγκίπισσα Μονονόκε princino Mononoke
hebrea הנסיכה מונונוקי la princino Mononoki [= Mononoke]
hispana La princesa Mononoke la princino Mononoke
itala Principessa Mononoke princino Mononoke
japana もののけ姫 princino Mononoke [= princino de la fantomoj/spiritoj/monstroj]
kroata Princeza Mononoke princino Mononoke
mandarina 魔法公主 (la) magia princino
norvega Prinsesse Mononoke princino Mononoke
pola Księżniczka Mononoke princino Mononoke
slovaka Princezná Mononoke princino Mononoke

[redakti] Libroj

En 1997 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri Mononoke Hime eldonita de Tokuma Shoten. Poste filmkomiksoj en diversaj lingvoj sekvis, per ekz. en Germanio 2000 en la Carlsen Verlag.