Hisaiŝi Ĝo
El Vikipedio
HISAIŜI Ĝo (japane: 久石譲 [Hisaiŝi Ĝō]) estas japana komponisto.
Li naskiĝis la 6-an de decembro 1950 en gubernio Nagano, en Nakano. Lia vera nomo estas FUĜISAŬA Mamoru (藤澤 守 [Fuĝisaŭa Mamoru]), kaj li elektis sian pseŭdonimon ĉar alternativa legmaniero de la signoj estas "Kuiŝi Ĝo", kiu similas al la nomo de usona ĵazmuzikisto Kŭinsi Ĝons (angle: Quincy Jones).
Li precipe komponas muzikon por filmoj; ekde lia unua provo en tiun ĝenron en 1984 kun Naŭsika de la Venta Valo de direktoro Mijazaki Hajao, li komponis la muzikon por preskaŭ la tuta verkaro de Mijazaki.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Japana desegnita filmo
- Animeo
- Sen to Chihiro no Kamikakushi
- Le Petit Poucet (filmo)
- Kaze no Tani no Naushika (filmo)
Eksteraj ligiloj [redakti]
Sinjoro Hisaisi havas sian propran TTT-ejon: http://www.joehisaishi.com/ (japane kaj angle)
