Hayao Miyazaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hayao Miyazaki
Oskar-premiito
Persona informo
宮崎駿
Naskiĝo 5-an de januaro 1941 (1941-01-05) (83-jaraĝa)
en Bunkjo-kvartalo
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Loĝloko Tokorozawa vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato Gakuŝuin • Toyotama High School, Tokyo • Suginami Ward Omiya Junior High School vd
Familio
Patro Katsuji Miyazaki vd
Edz(in)o Akemi Ōta vd
Infanoj Gorō Miyazaki • Keisuke Miyazaki vd
Profesio
Alia nomo 秋津 三朗 • 照樹 務 vd
Okupo filmreĝisoroanimaciisto • japana bildliteraturisto • scenaristofilmmuntistofilmproduktoro • kantotekstisto • ilustristo • mediprotektulo • reĝisoro • bildliteraturisto • character designer • mekanika dezajnisto • reĝisoro de movbildofarado vd
Aktiva dum 1963– vd
Verkado
Verkoj Naŭsika el la Venta Valo ❦
Tenkū no shiro Rapyuta ❦
Mia najbaro Totoro ❦
Majo no takkyūbin ❦
Kurenai no buta ❦
Mononoke Hime ❦
La vojaĝo de Ĉihiro ❦
Hauru no ugoku shiro ❦
Gake no ue no Ponyo ❦
The Wind Rises ❦
Lupeno la 3-a: la kastelo de Kaljostro ❦
Panda! Go, Panda! ❦
The Boy and the Heron vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hayao MIYAZAKI (宮崎 駿 [Mijazaki Hajao] 1941) estas japana anime-reĝisoro desegnofilmisto kaj verkisto de mangao.

Lia ĉefverko estas la mangao Naŭsika de la Venta Valo (風の谷のナウシカ [Kaze no Tani no Nauŝika]), epopeeca rakonto de pli ol mil detalplenaj paĝoj, kiun li verkadas ekde 1982 ĝis 1994. La kompleksa intrigo temas pri la vivo kaj la morto, lojaleco inter estro kaj ano, kaj la etika kosto de klopodoj krei tro perfektan mondon. En 1983—84 Mijazaki adaptis la jam nefinitan historion al desegnofilmo, kiun li direktis. La filmo rapide fariĝis la tiama plej populara kinaĵo en Japanio; la sama sorto okazis kaj okazas ankoraŭ je multe el liaj sekvaj filmoj.

En 1985, Mijazaki kune kun la eldonejo de "Naŭsika", Tokuma Ŝoten (徳間書店), fondis la desegnofilman studion Studio Ghibli (スタジオジブリ [sutaĝio ĝiburi]) por sekvi ties sukceson per nova filmo, "Laputo: Kastelo en Ĉielo". Ekde tiam, li reĝisoris proksimume duonon de la filmoj tie produktitaj; la plejmulton el la restaĵo direktis lia longatempa samlaborano, Takahata Isao.

Dum lia juneco, Mijazaki estis marksisto, kaj la filozofio de marksismo ankoraŭ influas liajn verkojn.

Oftaj "mijazakiaĵoj" estas:

  • Aktivaj inaj roluloj,
  • Flugado kaj aviadiloj,
  • Tre detalplenajn mediojn,
  • Konflikto inter la nova kaj la malnova, aŭ la moderna kaj la supernatura, kiu postulas ian malsimplan, sintezan solvon,
  • Porkoj,
  • Lumefektoj.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

jaro titolo (Esperante) originala japana titolo prononco de japana titolo transskribado Hepburn
1971 Lupeno la 3-a 1 ルパン三世 [rupan sansei] Rupan Sansei
1978 Futuro-junulo Konan 2 未来少年コナン [miraiŝōnen konan] Miraishōnen Konan
1979 Lupeno la 3-a: la kastelo de Kaljostro     ルパン三世:カリオストロの城     [rupan sansei: kariosutoro no ŝiro]     Rupan Sansei: Kariosutoro no shiro
1980 Nova Lupeno la 3-a: speciala 3 新ルパン三世SPECIAL [ŝin rupan sansei supeŝaru] Shin Rupan Sansei Special
1984 Naŭsika de la Venta Valo 風の谷のナウシカ [kaze no tani no nauŝika] Kaze no Tani no Naushika
1986 Laputa, la kastelo en la ĉielo 天空の城ラピュタ [tenkū no ŝiro rapjuta] Tenkū no shiro Rapyuta
1988 Mia najbaro Totoro 4 となりのトトロ [tonari no totoro] Tonari no Totoro
1989 Eksprespoŝto per sorĉistino 魔女の宅急便 [maĝo no takkjūbin] Majo no takkyūbin
1992 Ruĝa Porko 紅の豚 [kurenai no buta] Kurenai no buta
1997 Princino Mononoke もののけ姫 [mononoke hime] Mononoke Hime
2001 La vojaĝo de Ĉihiro 4 千と千尋の神隠し [sen to ĉihiro no kamikakuŝi] Sen to Chihiro no kamikakushi
2004 La moviĝanta kastelo de Haŭl ハウルの動く城 [hauru no ugoku ŝiro] Hauru no ugoku shiro
2008 Ponjo sur la klifo 崖の上のポニョ [gake no ue no ponjo] Gake no ue no Ponyo
2013 La vento leviĝas 風立ちぬ [kaze taĉinu] Kaze Tachinu

La verkoj kun la indeksoj 1, 2, 3 estas TV-serioj, la aliaj verkoj estas kinofilmoj.
1: Mijazaki Hajao reĝisoris episodojn 4 — 23 kune kun Takahata Isao kiel "produktada grupo A", sed iliaj propraj nomoj ne aperas oficiale.
2: Mijazaki Hajao reĝisoris ĉiujn 26 epizodojn de tiu TV-serio, kie multaj specialaĵoj de lia stilo unue aperis.
3: Tiu "speciala" epizodo identas kun la du epizodoj 145 kaj 155 reĝisorita de Mijazaki Hajao, el la televida serio "Nova Lupeno la 3-a" (Lupena la 3-a: Parto 2).
4: Ekzistas versio kun subtekstoj en Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Profilo je IMD

(jp) Oficiala retejo de Studio Ghibli Arkivigite je 2005-12-20 per la retarkivo Wayback Machine

(eo) Populara animacia filmo Nausicaä de Japanio ludita kiel kabuka teatraĵo, Tutmondaj Voĉoj

(en) Nausicaa.net Informplena retejo administrata de Mijazaki-ŝatantoj

(fr) Dossier de la Schkopi page ciné : l'exception Miyazaki Arkivigite je 2002-02-01 per la retarkivo Wayback Machine , artikolo pri la kvalitoj de du el liaj filmoj, Mononoke kaj Totoro