Montaña de Riaño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Akvorezervejo de Riaño kaj Nova Riaño.
Vilaĝo kaj valo Riaño, antaŭ la inundo de la valo kaj la detruo de ĉiuj domoj el la vilaĝo.

Montaña de Riaño [monTAnja deRJAnjo] (aŭ Orienta Montaro) estas komarko en nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.​ Ĝi etendiĝas tra 241 759 ha kaj estas dividita en 23 municipaj teritorioj kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj. Temas pri montara areo, kiel sugestas ties nomo. Ĝi limas norde kun Asturio kaj estas konektita kun Asturio kaj Kantabrio tra la montopasejoj San Isidro kaj San Glorio. Elstaras la riveroj Curueño, Valdeón, Cea, Porma kaj Esla, krom la akvorezervejoj de Porma kaj Riaño. La akvobaraĵo de tiu lasta esti konstruita el la 1960-aj jaroj, sed konstruado estis haltigita en la 1970-aj jaroj, tamen reprenita en la 1980-aj jaroj, kiam socialistoj akcelis la finigon por eviti la malpermeson fare de la bruselaj instancoj. Ĝi neniam estis inaŭgurita. La akvorezervejo inundis naŭ vilaĝojn inter kiuj Riaño mem.

Cistierna estas la plej loĝata vilaĝo.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipo Areo (km²) Municipo Areo (km²)
Acebedo 50,18 Prioro 48,98
Boca de Huérgano 291,84 Puebla de Lillo 171,4
Boñar 180,62 Reyero 26,2
Burón 157,71 Riaño 97,63
Cármenes 154,22 Sabero 24,94
Cistierna 97,61 Valdelugueros 143,47
Crémenes 153,12 Valdepiélago 56,81
La Ercina 105,02 Valderrueda 160,78
Maraña 33,57 La Vecilla 44,29
Matallana de Torío 73,45 Vegacervera 34,89
Oseja de Sajambre 73,31 Vegaquemada 72,95
Posada de Valdeón 164,6

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]